And did those feet in ancient time

And did those feet in ancient time ("Kaj ĉu tiuj piedoj en antikva tempo") estas poemo de la angla poeto William Blake kiu aperis en la prefaco de lia verko Milton (1804). Hodiaŭ ĝi estas plej konata kiel la himno Jerusalem, kies muzikon komponis Charles H. H. Parry en 1916.

Ĝi estas konsiderata unu la la plej popularaj patriotismaj kantoj de Anglio. Ĝi estis inspirita de la legendo ke Jesuo en sia junaĝo akompanis Jozefon de Arimateo al Glastonbury tra la apuda romia haveno. Laŭ biografiistoj de Blake, li kredis je tiu legendo. Tamen la himno estas temo de filozofia debato - ĝi bazas sur romantika legendo, do respondo al kvar demandoj en la teksto devas esti ne. Krome oni opinias ke Jerusalem ne povas esti opiniata kiel la dua himno, ĉar voko pri ĉefurbo de alia ŝtato en brita kanto povas erarigi alilandanojn.

En 1916 oni publicis la poemon en antologio por morale subteni nacion malgraŭ multaj viktimoj dum 1-a mondmilito. Por pluraj homoj ĝi difinis celojn al kiuj strebis Britio.

La himno estas opiniata kiel tre naciisma, kristana sed ankaŭ socialisma samtempe. En 1945 Brita Laborista Partio uzis ĝin en sia balota kampanjo - Clement Attlee anoncis tiam, ke Angloj konstruos la duan Jerusalemon.


Teksto redakti

OriginaloEsperanta traduko
And did those feet in ancient time
Walk upon England's mountains green?
And was the holy Lamb of God
On England's pleasant pastures seen?
Kaj ĉu tiuj piedoj en antikva tempo
Promenis sur Angliaj montoj verdaj?
Kaj ĉu la sankta Ŝafido de Dio
Sur Angliaj plaĉaj paŝtejoj vidiĝis?
And did the Countenance Divine
Shine forth upon our clouded hills?
And was Jerusalem builded here
Among these dark Satanic mills?
Kaj ĉu la Vizaĝo Dia
Brilis sur niaj nubaj montetoj?
Kaj ĉu Jerusalemo tie ĉi konstruiĝis
Inter ĉi-muelejoj mallumaj satanaj?
Bring me my bow of burning gold:
Bring me my arrows of desire:
Bring me my spear: O clouds unfold!
Bring me my chariot of fire.


Alportu min la pafarkon de brula oro:
Alportu min la sagojn de deziro:
Alportu la pikilon: Ho, nuboj flankenŝoviĝu!
Alportu la ĉaron de fajro.
I will not cease from mental fight,
Nor shall my sword sleep in my hand
Till we have built Jerusalem
In England's green and pleasant land.
Mi ne ĉesos de mensa batalado,
Nek dormos la glavo en la mano
Ĝis ni estos konstruintaj Jerusalemon
En Anglia verda kaj plaĉa lando.

Eksteraj ligiloj redakti