La Anda kaŭkenoAnda ansero, Chloephaga melanoptera, estas membro de la familio de Anasedoj kiu enhavas ankaŭ anasojn, anserojn kaj cignojn ene de la tadorna subfamilio de Tadornenoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Anda kaŭkeno
Anda kaŭkeno
Anda kaŭkeno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Chloephaga
Specio: Ch. melanoptera
Chloephaga melanoptera
(Eyton, 1838)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Distribuado redakti

Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj ĉe lagoj kaj marĉoj en altaj Andoj (Sudameriko), de kio la komuna nomo, kutime super 3000 m. Ĝi estas tre surterema kaj evitas naĝi escepte pro urĝo.

Ties geografia distribuado etendas el centro de Peruo al centro de Ĉilio, kaj de Argentino, okupante la andajn areojn el Jujuy al nordo de Mendoza. Ĝi loĝas en lagetoj altandaj de valoj situantaj inter 3.000 msm, ĝis 4.700 msm. Vintre ĝi okupas pli malaltajn areojn. Ĝi estas vidata ankaŭ en montareto Nevado de los Piuquenes, kiu nomiĝas tiele el la surloka nomo de tiuj kaŭkenoj.

Aspekto redakti

 
Manĝantaj

Tiu fortika neotropisa birdo havas fajnan rozkoloran bekon, rozruĝajn krurojn, dikan kolon kaj blankan plumaron escepte pro nigreco ĉe flugiloj kaj vosto, kio komencas en dorsaj flankoj per malhelbrunaj makuloj.[1] La ino estas simila al la masklo, sed ĝi estas pli malgranda. La totala longo estas de 75 al 80 cm. Ne estas seksa dimorfismo en la plumaro de maskloj kaj inoj, sed la maskloj pezas el 2,7 al 3,6 kg. Nome la inoj estas pli malgrandaj. Oni ne konas subspeciojn.

Kutimaro redakti

La Anda kaŭkeno estas paŝta specio, kiu manĝas herbojn. Ĝi estas teritoriema dum la reprodukta sezono, sed aliflanke formas malgrandajn arojn en lagetoj kaj strandoj ĉe paŝtejoj. Temas pri iome agresema birdo.

Reproduktado redakti

Ili nestumas surgrunde en nuda skrapaĵo ĉe akvo, kie la ino demetas 5-10 ovojn. La reprodukta sezono estas la aŭstrala (sudhemisfera) printempo. Nestumado komencas novembre. La neston oni konstruas surgrunde surherbe, kaj ankaŭ en bordotruoj ĉu proksime ĉu malproksime de akvo. Kovado daŭras ĉirkaŭ 30 tagojn. La ino kovas, dum la masklo restas proksime. Post eloviĝo la familio translokiĝas al akvo por tri monatoj proksimume. La paro restas kune dumvive, aŭ almenaŭ montras fortan fidelecon kelkajn jarojn. Oni ĉirkaŭkalkulis ke ili maturiĝas post tri jaroj.

Notoj redakti

  1. La latina scienca nomo Chloephaga melanoptera en sua dua vorto (specia) aludas al nigraj flugiloj per kunmetaĵo de du radikoj el antikva greka nome melano kaj ptera signife "nigraj" kaj "flugiloj" respektive, dum la unua vorto (genra) estas same kunmetaĵo de du radikoj el antikva greka nome Chloe kaj phaga signife "plantoj" kaj "manĝi" respektive.

Bildaro redakti

Referencoj redakti