Andaluzia kadenco, ankaŭ hispana kadenco, estas la ordinarlingva nomo por harmonia progreso, uzata en andaluzia popolmuziko kaj en flamenko. Kiel kliŝa turno, aparte por prezentado de ekzota resp. hispana koloraĵo, ĝi ofte aperas ankaŭ en klasika muziko, ĵazo, rokmuziko kaj popularmuziko.

Andaluzia kadenco en la frigia modalo sur e

Prezento redakti

Ŝtupoteorie kiel frigia duonfinaĵo en minoro redakti

La andaluzia kadenco prezentas laŭ la notado de la ŝtupoteorio jenan progreson en minoro:

1 – 7 – 6 – 5(3♯)

Ŝtupoteorie kiel frigia plenfinaĵo redakti

4 – 3 – 2 – 1(3♯)

Funkciharmonie redakti

Laŭ la funkciteorio la sinsekvo je interpretado kiel "frigia duonfinaĵo" en minoro estas prezentebla jene:

toniko(t) – dominantparalelo(dP) – subdominanta paralelo(sP) – dominanto(D).

Kiel modala kadenco en la harmoniiga praktiko de la andaluzia mi-modalo (do modalo sur e, alivorte frigia modalo) la funkcio-vico estas interpretenda kiel s-tG-D-T.

Ekzemploj de uzado redakti

Klasika muziko redakti

En kelkaj verkoj de klasika muziko troviĝas frigiaj kadencoj super la lamentobaso, kies harmoniigo eble estis modela por la historie pli malfrue datigenda "andaluzia kadenco", interalie en:

  • Étienne Moulinié: Jalouse envie, Air de Cour (publikigita en 1637)
  • Claudio Monteverdi: Lamento della Ninfa (publikigita en 1638)
  • Luigi Pozzi: Cantata Sopra il Passacaglio. Diatonica (publikigita en 1654)
  • Johann Sebastian Bach: Ciaconna el la partito d-minora por soloviolono BWV 1004 (1720)
  • Anselm Viola: Quoniam el la Gloria de la meso Alma Redemptoris Mater por ĥoro solistoj kaj orkestro (proks. 1780)
  • Carl Orff: Fortune plango vulnera el Carmina Burana (1935-36)

Andaluzia kadenco en popular- kaj rokmuziko redakti

  • „Sultans of Swing“ de Dire Straits
  • „Ice Cream Man“ de Tom Waits
  • „One More Cup of Coffee (Valley Below)“ de Bob Dylan
  • "Innuendo" de Queen (hispana gitarinterludo kaj poste elektrogitara solaĵo)