Andamanoj estas insularo el 204 insuloj en Andamana Maro, situanta 300 km sude-sudokcidente de Kap Negrais en Birmo, ĉe la okcidenta pinto de Pegu. Ĝi apartenas al barata unia teritorio Andamanoj kaj Nikobaroj. La tuta surfaco de la insuloj estas ĉirkaŭ 4.120 km². En 2001 loĝis tie 314 239 homoj.

Andamanoj
Satela foto de la Andamanoj
Satela foto de la Andamanoj
insularo
Akvejo Hinda oceano
Geografia situo 12° 30′ N, 92° 45′ O (mapo)12.592.75Koordinatoj: 12° 30′ N, 92° 45′ O (mapo) f1
Andamanoj (Andamanoj kaj Nikobaroj)
Andamanoj (Andamanoj kaj Nikobaroj)
DEC
Andamanoj
Andamanoj

Map

Nombro de insuloj 204
Ĉefa insulo South Andaman Island
Tuta areo 6 408 km²f1
Loĝantoj 314 239 (2001) f2
vdr
Detala lingva mapo de la insularo

Geografio redakti

La plej granda urbo kaj la ĉefa loko sur Andamanoj estas Port Blair kun 50 000 loĝantoj.

La grundo estas fekunda kaj produktas krom teo ankaŭ mangon, panfrukton, kokosnukson kaj kukurbojn.

Biogeografie la insuloj konstituas ekoregionon kiu nomiĝas andamanaj pluvarbaroj. Tiuj ĉi biome apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj el la hindoĉina ekoprovinco de la orientalisa ekozono.

Al la Andamanoj apartenas ankaŭ la Nord-Sentinela Insulo, kie vivas la lasta popolo de la terglobo, kiu ĝis hodiaŭ sukcese rifuzis ĉiun kontakton kun la cetera monda loĝantaro.

Historio redakti

Britio okupis la insularon en 1789 (leŭtenanto Archibald), sed ili devis batali kontraŭ ribeloj. Ekde 1858 oni liveris tien la longjare-punitajn homojn, precipe sur la insulojn Ross kaj Chatham ĉe Port Blair kaj la tre forte punitajn al la Vipera insulo. Tio finiĝis en 1952.

Al la praloĝantoj de Andamanoj apartenas ongeoj, ĝarvoj kaj sentinelanoj.

Fine de 2004 mortis pli ol 10.000 loĝantoj pro granda cunamo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti