Andasol estas komplekso el tri suncentraloj, situanta je 10 km sudoriente al Guadix, provinco de Granado, Andaluzio, Hispanio, kaj kies maksimuma povumo - post la kompleta elkonstruo, ekfunkciigo - estos ĉirkaŭ 150 megavattoj (MW). La suncentralon iniciatis kaj evolugis la entrepreno Solar Millennium. la nomo Andasol venas el kombinado de Andaluzio kaj Sol (suno en la hispana).

La Andasol 1 funkcias ekde mezo de 2009, Andasol 2 kaj la Andasol 3 funkcias ekde septembro de 2011.

Oni kalkulas, ke ĉiu centralo produktas 50 megavattojn da elektro, povumon de 180 gigavatt-horoj (GW·h) per jaro. Ĉiu centralo okupas surfacon de 51 hektaroj, la tuta komplekso ĉirkaŭ 200 ha.

La akvobezono de la centralo por la energia produktado estas 870.000 m³ pro jaro, kio estas kovrata el grundakvo, sed tio estas ne granda problemo pro proksimo de Sierra Nevada. La komplekso havas la maksimuman efikecon de ĉirkaŭ 28 %, en jara averaĝo ĉ.15 %.

Tekniko redakti

la centralo uzas parabolajn suntrogojn, per kiu oni fokusas la sunradiadon je sunabsorbaj tuboj, kiuj entenas sintezitajn varmoportantajn oleojn. Tiu oleo estas varmigigita je 400 °C kaj transdonas la varmon al vaporo, kiu funkciigas la suncentralajn turbinojn.

La komplekso povas doni energion eĉ nokte, ĉar la enregio estas deponebla ankaŭ en varmodeponaj saloj (ĉ. 28.500 tunoj), kies kapacito sufiĉas je 7,5-hora plenlaboro. la likva salo konsistas el 60 % da natria nitrato (NaNO3) kaj el 40 % da kalia nitrato (KNO3). Tiu miksaĵo devas esti ĉiam en likva fazo (de 250 C° ĝis 350 C°). Se la salo malvarmiĝas sub 240 C°, la ekipaĵo detruiĝas neripareble. Por eviti tion, oni instalis ekipaĵon por gasa hejtado de la salo. Tio povas konsumi dum jaro 15 % da kalkulita produktebla energia kvanto.

La salo estas deponata en du turoj po centralo, kun alto de 14 kaj 36 metroj.