Anders Behring Breivik

norvega ekstremdekstra teroristo

Anders Behring Breivik IPA: ['andəʂ 'beːriŋ 'bræɪviːk], Pseŭdonimo Andrew Berwick kaj Sigurd Jorsalfar; n. 13a de februaro 1979)[1] estas norvega ekstremiste dekstra amasmurdisto, kiu la 21an de julio 2011 faris la atencojn en Oslo kaj sur insulo Utøya tiel mortigante 77 homojn. Oni arestis lin samtage surloke.

Anders Behring Breivik
Persona informo
Naskonomo Anders Behring Breivik
Aliaj nomoj Andrew Berwick • Sigurd Jorsalfar • Sigurd the Crusader
Naskiĝo 13-an de februaro 1979 (1979-02-13) (45-jaraĝa)
en Oslo,  Norvegio
Lingvoj norvega
Loĝloko Oslo
Ŝtataneco Norvegio
Alma mater Hartvig Nissen School • Oslo Commerce School • Universitato de Oslo • Molde University College
Familio
Patro Jens Breivik
Patrino Wenche Behring Breivik
Okupo
Okupo trader • komizo • entreprenisto • amasmurdinto • teroristo • teoriisto de konspiroj
Verkoj 2083 – A European Declaration of Independence
Knights Templar 2083 – Movie Trailer
vdr

La sekvan tagon Breivik konfesis la atencojn kaj malkaŝis siajn motivojn defendi Norvegion kontraŭ islamo kaj "kulturmarksismo" [2]. En aŭgusto 2012 norvega tribunalo deklaris lin kulpokapabla kaj kondamnis lin al la plej alta ebla verdikto de 21 jaroj en prizono sekvota de preventa malliberigo[3].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti