BAJOR Andor estis rumanuja hungara verkisto, humuristo naskita en Oradea la 30-an de septembro 1927 kaj mortinta en Debrecen la 24-a de januaro 1991.

Andor Bajor
Persona informo
Naskiĝo 30-an de septembro 1927 (1927-09-30)
en Oradea
Morto 24-an de januaro 1991 (1991-01-24) (63-jaraĝa)
en Debrecen
Tombo Tombejo Házsongárd vd
Lingvoj rumana vd
Ŝtataneco Rumanio vd
Memorigilo Andor Bajor
Profesio
Okupo verkisto • poeto • komikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Andor Bajor havigis diplomon pri filozofio en 1949 en Universitato Bolyai de Kluĵo. Ĝis 1952 li estis praktikanto en Katedro pri Logiko, kaj poste por mallonga tempo li fariĝis adjunkto en Katedro pri Hungara literaturhistorio. Inter 1953 kaj 1957 li estis redaktoro de Állami Irodalmi és Művészeti Kiadó. De 1957 ĝis 1962 li laboris kiel kunlaboranto de la porinfana revuo Napsugár, poste ĝis 1969 estis redaktoro ĉe Literatura Libroeldonejo de Kluĵo. Inter 1969 kaj 1987 li estis en Kluĵo kunlaboranto de ĵurnalo Előre. De 1990 li ĉefredaktis la revuon katolikan Keresztény Szó.

Verkoj redakti

  • Kerek perec (Satiroj, skizoj), Bukarest, 1955
  • Pellengér (Satiraj poemoj), Bukarest, 1955
  • Egy bátor egér viszontagságai (porinfana romano), Bukarest, 1960
  • Répa, retek, mogyoró (Satiroj), Bukarest, 1962
  • Napiparancs a hegedűhöz, Bukarest,1963
  • Garázda Karcsi rokonsága (porinfana romano) Bukarest, 1966
  • Főúr, írja a többihez (humuraĵoj), Bukarest, 1967
  • Pokoli különkiadás (parodioj), Bukarest, 1968.
  • Tücsök és bogár (Satiroj), Kolozsvár, 1972
  • Hóvirágméz (fabeloj, skizoj), Bukarest, 1975.
  • Lelkek és pasasok (rakontoj, skizoj), Budapest, 1975
  • Az éjjeliőr nem tud aludni (skizoj), Bukarest, 1976
  • Szürke délután (teatraĵo)
  • A csodálatos esernyő (rakontoj), Bukarest, 1980
  • Hézagpótlások (rakontoj), Budapest, 1981
  • Béla Abodi Nagy (Monografio), Bukarest, 1986
  • Mi a manó… (fabeloj), Bukarest, 1988
  • Részleges vízözön (rakontoj) Budapest, 1991
  • Ima az üldözőkért (Satiraj skizoj), Stockholm, 1992
  • Betűvetők becsülete (artikoloj, eseoj, studaĵoj), Kolozsvár – Bukarest, 1996
  • Mióta nem tudnak számolni a varjak?, 2004.
  • Az ezermester, A Valdemár-kódex, satiraj romanoj (nefinitaj), Hargita Kiadóhivatal, Csíkszereda, 2004.

Fontoj redakti