FEKETE Andor estis rumania hungara juristo naskita en Marosvásárhely la 19-an de junio 1883 kaj mortinta en Târgu Mureş la 22-an de aŭgusto 1951.

Andor Fekete
Persona informo
Naskiĝo 19-an de junio 1883 (1883-06-19)
en Târgu Mureș
Morto 22-an de aŭgusto 1951 (1951-08-22) (68-jaraĝa)
en Târgu Mureș
Lingvoj rumanahungara
Ŝtataneco HungarioRumanio
Okupo
Okupo advokato • verkisto de nefikcio
vdr

Kariero redakti

Finstudinte juron en la Universitato de Budapeŝto en 1906, Andor Fekete laboris ĝis sia morto kiel advokato en sia naskiĝurbo. En 1936 li estis vicprezidanto de la urba sekcio de la partio Országos Magyar Párt. Li estis ano de la lieratura societo Kemény Zsigmond Társaság kaj unu el la gvidantoj de la framasona loĝio Bethlen Gábor. Dum la dua mondmilito li defendis 27 akuzitojn en kontraŭkomunistaj procezoj. En 1945 li partoprenis en la fondado de la hungarlingva teatro Székely Színház en Târgu Mureș.

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon