András Keller [andrAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Keller András, en Britio Andrew Keller [endrU] estis hungara-brita kemiisto, fizikisto, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (1998), membro de Royal Society (1972).

András Keller
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1925 (1925-08-22)
en Budapeŝto
Morto 7-an de februaro 1999 (1999-02-07) (73-jaraĝa)
en Svislando
Lingvoj angla vd
Loĝloko Britio vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Universitato de BristolUniversitato Eötvös Loránd vd
Profesio
Okupo kemiistofizikisto vd
Laborkampo polimerscienco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

András Keller [1] naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1925 en Budapeŝto. Li mortis la 7-an de februaro 1999 en Svislando.

Biografio redakti

András Keller devenis el juda familio. Li komencis frekventi Universitaton de Budapeŝto en 1943, sed en la sekva jaro li iĝis trudlaboristo. Li sukcese rifuĝis, sed la alveninta Ruĝa Armeo kaptis kaj tuj deportis lin. Li denove rifuĝis kaj hejmenvenis por plulerni. En 1947 li diplomiĝis, sed en la sekva jaro pro la politika etoso li translokiĝis al Britio, kie li laboris en Manchester. Ekde 1955 li akiris postenon en Universitato de Bristolo, kie li doktoriĝis en 1958. Ekde 1963 li ankaŭ instruis en la universitato. En 1991 li emeritiĝis, pli frue li partoprenis en redaktadoj de fakrevuoj Journal of Polymer Science – Polymer Physics kaj a Polymer. Li okupiĝis precipe pri polimeroj kaj kristaloj. Li ricevis medalojn kaj premiojn inter 1964-1994.

Fontoj redakti