András Mikó (reĝisoro)
András MIKÓ [andrAŝ], laŭ la hungara skribmaniero Mikó András estis hungara reĝisoro kaj profesoro.
András Mikó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de junio 1922 en Budapeŝto |
Morto | 17-an de decembro 1998 (76-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | teatra reĝisoro • lektoro • filmreĝisoro |
András Mikó naskiĝis la 30-an de junio 1922 en Budapeŝto. Li mortis la 17-an de decembro 1998 en Budapeŝto.
Biografio redakti
András Mikó lernis la reĝisoradon de Kálmán Nádasdy. En 1946 li aliĝis al stabo de Budapeŝta Ŝtata Operejo, kie li komence estis helpisto de Otto Klemperer. Baldaŭe li ricevis pli altajn postenojn: helporeĝisoro, reĝisoro (de 1949), ĉefreĝisoro (inter 1963-1987). Li edukis ekde 1950 en Muzikakademio Franz Liszt. Krome li reĝisoradis en Operetoteatro (Budapeŝto), en festivaloj de Szeged, eĉ en diversaj landoj de Eŭropo. Li ricevis premion Kossuth en 1975, inter 1963-1987 ankaŭ aliajn premiojn.
Ĉefaj reĝisoraĵoj redakti
- operoj Kádár Kata, Az ajtón kívül, Együtt és egyedül, Vérnász, Hamlet, Bűn és bűnhődés, Mózes