András Némethi [andrAŝ nEmeti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Némethi András estas rumaniana hungara matematikisto, altlerneja instruisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (2019).

András Némethi
Persona informo
Naskiĝo 29-an de majo 1959 (1959-05-29) (64-jaraĝa)
en Sângeorgiu de Pădure
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Ohia Ŝtata UniversitatoUniversitato de Bukareŝto
Okupo
Okupo matematikisto • universitata instruisto
vdr

András Némethi[1] naskiĝis la 29-an de majo 1959 en Sângeorgiu de Pădure (Rumanio).

Biografio redakti

András Némethi apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li maturiĝis en liceo en Sighișoara en 1978, poste li akiris bakalaŭron en Universitato de Bukareŝto en 1983, en la sekva jaro pli altan diplomon (MS.). Inter 1984-1990 li estis esplora matematikisto en la matematika akademia instituto de Bukareŝto. Li doktoriĝis el matematiko ĉe la rumana akademio kaj en la sekva jaro en universitato de Columbus (Ohio) (PhD). Li instruis en Columbus ĝis 2004, fine li atingis la instruan rangon profesoro. Intertempe en 2001 li akiris sciencan gradon (ScD) antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ekde 2004 li esploras en instituto en Budapeŝto. Post 4 jaroj li ekinstruis en Scienca Universitato Loránd Eötvös, la habilitiĝo okazis en 2008. Li ankaŭ estis gastinstruisto inter 1990-2013 en eŭropaj, amerikaj, japaniaj universitatoj. Li ricevis 3 hungarajn premiojn inter 2007-2017. Lia esplortemoj estas teorio de singularoj de kompleksaj algebraj aŭ analizaj variaĵoj kaj algebra topologio.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Asupra geometriilor euclidiana si neeuclidiene plane (1983)
  • The mixed Hodge structure of a complete intersection with isolated singularity (1995)
  • Coincident root loci of binary forms (2006)
  • The boundary of the Milnor fibre of certain non-isolated singularities (2018)

Fontoj redakti

Referencoj redakti