András Rajnai
hungara reĝisoro
András Rajnai [andrAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rajnai András estis hungara reĝisoro, scenaristo. Lia origina familia nomo estis Riegelmann.
András Rajnai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Riegelmann András |
Naskiĝo | 7-an de julio 1934 en Budapeŝto |
Morto | 28-an de januaro 2004 (69-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | scenaristo • filmreĝisoro |
András Riegelmann[1][2] naskiĝis la 7-an de julio 1934 en Budapeŝto, li mortis la 28-an de januaro 2004 en Budapeŝto.
Biografio redakti
András Rajnai inter 1952–1958 estis ĵurnalisto kaj ankaŭ poemadis. Inter 1958–1996 lia laborejo estis la Hungara Televizio, dum en 1965 li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös. En 1974 en la televizio establis esploran grupon, kiu iĝis branĉo pri videoj en 1982. Li ricevis kelkajn premiojn. Li edziĝis en 1959, lia edzino naskis filon en 1968.
Liaj televidaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto) redakti
- Pirx kalandjai (serio, 5 epizodoj, 1973) - ankaŭ scenaristo
- A nagy Romulus (1984)
- Szindbád nyolcadik utazása (serio, 12 epizodoj, 1989)
- Szent Gellért legendája (1994) - ankaŭ scenaristo
Liaj scenarlibroj (elekto) redakti
- Gulliver a törpék országában (1974)
- A világkagyló mítosza (1982)
Liaj kontribuoj redakti
- Az elektronikus művészet és a sci-fi (1974)
- Sugarakból teremtett világ: A virtuális valóság kutatása a televízióban (1998)
- A műsorötlettől a képernyőig (televida lernolibro, 1999)