André-Marie Ampère

Franca fizikisto kaj matematikisto
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Ampére.

André Marie AMPÈRE [anDRE: maRI: amPER] (naskiĝis la 20-an de januaro 1775 en Poleymieux-au-Mont-d'Or, mortis la 10-an de junio 1836 en Marsejlo) estis franca fizikisto, matematikisto, inĝeniero kaj filozofo.

André-Marie Ampère
Persona informo
André-Marie Ampère
Naskiĝo 20-an de januaro 1775 (1775-01-20)
en Liono
Morto 10-an de junio 1836 (1836-06-10) (61-jaraĝa)
en Marsejlo
Tombo Tombejo de Montmartre vd
Lingvoj antikva grekalatinafranca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Franca Politeknika Lernejo vd
Subskribo André-Marie Ampère
Memorigilo André-Marie Ampère
Familio
Patrino Jeanne Antoinette de Sarcey vd
Edz(in)o Julie Carron vd
Infanoj Jean-Jacques Ampère vd
Profesio
Okupo fizikisto • matematikisto • inĝenierofilozofokemiistoinventisto vd
Laborkampo elektromagnetismo vd
Aktiva en LionoParizo vd
Verkado
Verkoj Ampera cirkvita leĝo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kiel infano li neniam vizitis lernejon, sed estis instruata de sia patro, kiu estis riĉa komercisto. Li fariĝis instruisto, poste profesoro pri matematiko en la Franca Politeknika Lernejo de Parizo kaj ekde 1826 li laboris kiel profesoro pri fiziko en la Collège de France. Jam ekde la jaro 1802 li estis membro de la Akademio de Sciencoj de Francio.

Ampère (aŭ Ampero, esperante) estas konsiderata unu el la malkovrintoj de la elektromagnetismo. Krome li eltrovis multajn novajn sciojn en la matematiko kaj la kemio, ankaŭ okupiĝis pri biologio kaj filozofio. La mezurunuo de la kurentointenso estas nomata laŭ li: ĝi fakte nomiĝas ampero.

Li, kiel aliaj saĝuloj de sia tempo, ankaŭ okupiĝis pri filozofio kaj eĉ kreis projekton de apriora lingvo, kiun oni konas iomete per sia korespondado.

Domo en Poleymieux-au-Mont-d'Or, muzeo


Omaĝoj redakti

 
Statuo de André-Marie Ampère, sur la placo Ampère en Liono

Vidu ankaŭ redakti

  Trovu « André-Marie Ampère » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Eksteraj ligiloj redakti