Andreas Gerardus "André" HAZES (Naskiĝis en Amsterdam la 30-an de junio 1951, mortis la 23-an de septembro 2004) estis nederlanda kantisto kiu ekde la malfruaj '70-aj jaroj akiris popularecon kun sia nuntempeca interpreto de la nederlanda ŝlagro. Inter liaj plej grandaj furoraĵoj estas: Eenzame kerst (Soleca kristnasko; 1976), De vlieger (La Kajto; 1977), 'n Beetje verliefd (Iom enamiĝinta; 1981), Wij houden van Oranje (Ni amas Oranĝon; 1988).

André Hazes
André Hazes (1988)
André Hazes (1988)
Persona informo
Naskiĝo 30-an de junio 1951 (1951-06-30)
en Amsterdamo
Morto 23-an de septembro 2004 (2004-09-23) (53-jaraĝa)
en Woerden
Mortokialo kora malsufiĉo
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Edz(in)o Rachel Hazes
Infanoj Roxeanne Hazes • André Hazes jr.
Okupo
Okupo kantaŭtorokantistomuzikisto
TTT
Retejo http://andrehazes.nl
vdr

Biografio redakti

Unuaj paŝoj redakti

André Hazes trapasis sian junaĝon en la Amsterdama popola kvartalo De Pijp. Jam kiam li estis juna li amis muzikon, speciale bluson kaj rokenrolon. Lian kantotalenton malkovris Johnny KRAAYKAMP La Pliaĝulo, kiam André kantis sur la Albert Cuyp-bazaro. Johnny Kraaykamp lanĉis lin kiel infanstelulon en televida programo kaj eldoniĝis kelkaj disketoj, sed la malgranda Hazes ne trarompis kiel artisto.

En 1976 Hazes malkovriĝis duan fojon; ĉi-foje de Willy ALBERTI. Post ke li laboris kiel fabrikolaboristo, maristlernanto, libristo, floristo, bicikloriparisto, kamenpurigisto, buĉistlernanto, konstruisto, terfosisto, malkonstruisto, diskestro, merkatisto kaj kelnero, Hazes tiumomente laboris kiel trinkejestro. Kantado li konsideris hobion. Pro perado de Alberti aperis disketo de lia kanteto Eenzame kerst, kiu tuj iĝis furoraĵo. La sekvaj disketoj Mamma [Panjo] kaj De Vlieger estis modeste sukcesaj.

Simple André redakti

Diskokompanio Philips havis grandajn planojn kun Hazes. Tamen li ne akordis kun ili kaj iĝis denove tuttempa trinkejestro. En 1980 diskokompanio EMI ebligis al li registri propraelektan muzikon. La disketo n Vriend [Amiko], verkita de lia kuzo Tonnie LEROY, estis sukceso kaj kariero de Hazes kiel nuntempeca ŝlagrartisto komenciĝis. Sekvan jaron Hazes en mallonga tempo iĝis stelulego per la disketo Een beetje verliefd kaj la albumo Gewoon André (Simple André). Sekvis granda aro da furordisketoj, diskejosurscenigoj kaj galaoj. Ekde 1988 li regule furoris per glorkantoj pri la nederlanda futbalteamo.

En 1989 lia diskokompanio permesis al Hazes, kiel fidinda monfonto, fari diskon tute laŭ sia propra gusto. Tiu rezultis en albumo Dit is wat ik wil (Jen kion mi volas), blus- kaj rokenroldisko sur kiu establitaj nomoj Kaz LUX, Herman Brood kaj Jan AKKERMAN ludis rolon laŭ invito.

Ŝi kredas je mi redakti

Dum la '90-aj jaroj Hazes solidigis sian sukceson. Li ankaŭ estis en gazetaro pro problemoj pri alkoholokonsumado. En 1999 li denove akiris atenton pro dokumenta filmo de John APPEL, titolita Zij gelooft in mij [Ŝi kredas je mi]. La filmo portretis Hazes-on kiel artiston kiu daŭre torturiĝas de memmalkonfido kaj kiu povas esti granda ŝarĝo por sia ĉirkaŭaĵo.

En 2003 Hazes festis sian arĝentan jubileon en la Arena-stadiono en Amsterdam. Ekde majo 2004 Hazes havis problemojn pri sia aŭdokapablo. En septembro 2004 li ekhavis pneŭmonion kaj akceptiĝis en malsanulejo. Sekvan matenon li mortis, severe malfortiĝinta, pro du koratakoj kaj korhalto.

 


Eksteraj ligiloj redakti