André Malraux

franca verkisto kaj politikisto

André MALRAUX (anDRE malRO) (3-a de novembro 190123-a de novembro 1976) estis franca verkisto, aventuristo, arto-teoriisto, kaj politikisto. Politike li unue havis simpatiojn al la komunismaj revoluciuloj; li batalis kiel volontulo porrespublika en la Hispana enlanda milito, poste li partoprenis en la Franca rezistado dum la 2-a Mondmilito; Fine li iĝis admiranto de generalo Charles de Gaulle kaj lia ministro pri kulturo.

André Malraux
Persona informo
André Malraux
Naskonomo Georges André Malraux
Naskiĝo 3-an de novembro 1901 (1901-11-03)
en 18-a arondismento de Parizo
Morto 23-an de novembro 1976 (1976-11-23) (75-jaraĝa)
en Créteil
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Panteono de Parizo vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Parizo vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Nacia instituto pri orientaj lingvoj kaj civilizacioj • Lycée Turgot • Lycée Condorcet vd
Partio Kuniĝo de la Franca Popolo vd
Subskribo André Malraux
Familio
Gefratoj Emma Simon • Claude Malraux • Roland Malraux vd
Edz(in)o Clara Malraux • Madeleine Malraux vd
Amkunulo Josette Clotis • Louise Lévêque de Vilmorin vd
Infanoj Florence Malraux vd
Profesio
Okupo politikistofilmreĝisoroscenaristofilmmuntisto • arthistoriisto • romanisto • verkistoĵurnalistoartokritikisto • prozisto • dramaturgoarkeologo vd
Laborkampo literary activity • prozodramopolitikoarkeologio vd
Verkado
Verkoj La condition humaine vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĉu en liaj romanoj, ĉu en atestoj membiografiaj (Antimémoires, Lazare (skribita dum serioza malsano kiam li kredis esti mortonta, fine de lia vivo) ĉu en libroj pri artohistorio aŭ artopripenso, ĉu en politikaj paroladoj[1] li havis fortan sentan konsideron pri la destino (individua kaj historia) de la homo kune kun ties tragedieco.
"... la homo simila je sin mem, simila je l'preterpasanto en stratoj de Babilono, simila je la duon-gorilo, kiu levante la okulojn, sentis sin unuafoje kiel frato de la stelplena ĉiel', simila je l'juglandarboj de l'Altenburg, kiuj renaskiĝis el mortintaj juglandoj, cent metrojn disde la sanktuloj skulptitaj en la ligno de paseaj junglandarboj, similaj je tiomtiomaj mortintoj - kaj jare 1943 la Resistance entenis pli da mortintoj ol da vivantoj."

Verkoj redakti

  • Les conquérants, 1928
  • La voie royale, 1930
  • La condition humaine,- "La Sorto de la Homo" - (Premio Goncourt) 1933
  • Le temps du mépris, 1935
  • L'espoir, ("la espero") 1937
  • Les voix du silence, 1951
  • Antimémoires, ("kontraŭmemoraĵoj") 1967
  • Des chênes qu'on abat, ( "kverkoj, kiuj oni hakfaligas", pri Generalo de Gaulle) 1971
  • Lazare ("Lazaro") 1974

"...kreis la homo (dumpreterire) la parolojn, la skribojn, la ilojn, la tombojn, kaj aliaj "gaĝetoj" - kaj cetere rimedoj por eksplodigi la planedon." (en "Lazare" 1974)

(Anekdoto ne informante pri Malraux sed pri la nuna socio: sur preskaŭ ĉiuj siaj fotoj li estas kun lia iamajna cigaredo en buŝo; kiam oni volis - antaŭ nelonge - honori lin per poŝtmarko, oni gravurigis unu el tiuj fotoj, sed .... oni forigis la cigaredon, kiel oni faris en Sovetio dum certa epoko!... ĉar tio ne plu estis rigardita kiel "konvena" !

Rete legebla en Esperanto redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Li ja povis en la Asembleo komenci politikistan paroladon dirante "post 2 000 jaroj, kiam la historiistoj studos nian epokon, ili diros" ktp!)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti