Andrés Manuel López Obrador

Andrés Manuel LÓPEZ OBRADOR (naskiĝis la 13-an de novembro 1953 en Macuspana) estas meksika politikisto. Li estas prezidenta kandidato de la PRD por la elekto en 2006.

Andrés Manuel López Obrador
Persona informo
Andrés Manuel López Obrador
Naskonomo Andrés Manuel López Obrador
Naskiĝo 13-an de novembro 1953 (1953-11-13) (70-jaraĝa)
en Pejelandia, Macuspana
Religio kristanismo vd
Lingvoj hispana vd
Loĝloko Nacia Palaco (Meksikurbo) • Chontalpa • VillahermosaCoyoacán • Tlalpan vd
Ŝtataneco Meksiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko - politika scienco (1973–1976) Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Morena (en) Traduki (2014–)
Partio de la Demokratia Revolucio (1989–2014)
Revolucia Institucia Partio (1970–1989) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Andrés Manuel López Obrador
Familio
Edz(in)o Maximiliano Rodríguez García el de 4-D (en) Traduki (2006–)
Rocío Beltrán Medina (en) Traduki (1980–2003) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj José Ramón López Beltrán (en) Traduki
 ( Rocío Beltrán Medina (en) Traduki)
Andrés Manuel López Beltrán (en) Traduki
 ( Rocío Beltrán Medina (en) Traduki)
Gonzalo Alfonso López Beltrán (en) Traduki
 ( Rocío Beltrán Medina (en) Traduki)
Jesús Ernesto López Gutiérrez (en) Traduki
 ( Maximiliano Rodríguez García el de 4-D (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Nora Beatriz Müller Bentjerodt (en) Traduki (bopatrino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
verkisto
politikologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Politiko, registaro kaj politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

De 2000 ĝis 2005 li estis guberniestro - hispane Jefe de Gobierno, ie inter urbestro kaj ŝtatestro - de Meksikurbo. Li estis antaŭe ŝtata prezidanto de la Revolucia Institucia Partio (PRI) en sia hejmŝtato Tabasko, kaj ŝtata kaj nacia prezidanto de la Partio de la Demokratia Revolucio (PRD).

López Obrador fariĝis unu el la plej konataj kaj popularaj politikistoj en Meksiko, kvankam li estas kritikata pro sia popolismo kaj lia nekapablo solvi la sekurproblemojn de la ĉefurbo.

En la amaskomunikiloj, li estas ofte nomata AMLO, aŭ pli lude Peje [peĥe], tiu lasta laŭ Pejelagarto, fiŝspeco el la Lepisosteidae-a familio trovata en Tabasko.

Li estis kandidato al la prezidenteco de Meksiko en la elektoj de julio de 2006. La balotado estis sufiĉe disputata. Laŭ la unuaj rezultoj, López Obrador estis la venkinto, sed 4 tagojn poste la oficialaj rezultoj donis la venkon al la kandidato Felipe Calderón, de la Partio de Nacia Agado, de tiutempa prezidento Vicente Fox Quesada. López Obrador ne akceptis la rezulton, kaj organizis diversajn protestojn. La disputado daŭras ĝis nun (septembro de 2006).

Eksteraj ligiloj

redakti
 
López Obrador (centre) kun meksika prezidento Vicente Fox (maldekstre)