Andrea Rajkai, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Rajkai Andrea estas hungara tekvondisto, mondĉampiono, sportinstruisto.

Andrea Rajkai
Persona informo
Naskiĝo 16-an de julio 1968 (1968-07-16) (55-jaraĝa)
en Veszprém
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Gimnastika Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo taekwondo athlete • instruisto
vdr

Andrea Rajkai[1] naskiĝis la 16-an de julio 1968 en Veszprém (urbo).

Biografio redakti

Andrea Rajkai akiris diplomon en Gimnastika Universitato de Budapeŝto. Ŝi estis librotenisto inter 1985-1988, ekde 1994 sportinstruisto en mezlernejo en Veszprém. Ŝi edziniĝis kaj naskis 2 gefilojn.

Sporta kariero redakti

Andrea Rajkai komence estis atleto kaj pafisto, ekde 1985 tekvondisto en sia naskiĝurbo. Ŝi estis hungara ĉampiono en 1988 kaj 2000. Ŝi estis la unua en mondĉampionumo en 1987 en lukto en pezkategorio 63 kg, en la sama konkurso same unua en rompa branĉo. Ŝi estis ankaŭ eŭropa ĉampiono plurfoje inter 1990-1992.

Fontoj redakti

Referencoj redakti