Andreas Hammerschmidt

Andreas Hammerschmidt (* 16111612 en Brüx, Bohemio; † 29-a de oktobro 1675 en Zittau) estis germana komponisto kaj orgenisto.

Andreas Hammerschmidt
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1610 (1610-11-30)
en Most
Morto 29-an de oktobro 1675 (1675-10-29) (64-jaraĝa)
en Zittau
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo orgenistokomponisto
vdr

Vivo redakti

Lia patro Hans Hammerschmidt estis selisto kaj originis el Carthause ĉe Zwickau. Pri sia propra patrino nenio estas konata. En 1614 la duan fojon la patro edziĝis, nome kun Dorothea. En 1626 (verŝajne inter marto kaj aŭgusto) la familio devis fuĝi el Brüx (hodiaŭ Most) al Freiberg. La kialo estas la forcata rekatolikigo en Bohemio. La patro akiris en 1629 la civitanecon de la urbo Freiberg.

Kie Andreas Hammerschmidt ĝuis sian muzikan edukadon, estas nekonata. Oni supozas, ke li ricevis ĝin de Balthasar Springer (1608-1654 katedralorgenisto en Freiberg), Chr. Demantius (katedralkantoro en Freiberg), Christoph Schreiber (orgenisto de la preĝejo Petrikirche) aŭ Stephan Otto (kantoro en Schandau).

Ekde 1633 ĝis 1634 Hammerschmidt enhavis sian unuan postenon kiel orgenisto en Kastelo Weesenstein ĉe grafo Rudolfo de Bünau. Ekde julio li eksukcedis Christoph Schreiber kiel orgenisto en la preĝejo St. Petri en Freiberg kaj tiel venkis la orgeniston M. Dehn el Döbeln. La civitanecon de Freiberg li ricevis en 1637 kiel orgenisto. Samjare Ursula Teufel edziĝinis kun Hammerschmidt. Ŝi estis filino de Praga komercisto kaj naskis al li ses gefiloj, el kiuj transvivis nur tri filinoj.

Post la morto de Schreiber Hammerschmidt iĝas plian fojon lia posteulo ĉe St. Johannis en Zittau, kie li setlis kaj loĝis ĝis sia vivofino. En la tiam riĉa urbo Zittau krom la urbestroj la gimnazia instruisto kaj kantoro Simon Crusius (1607-1678), la rektoro de la Johanneum Christian Keimann (1607-1662) kaj la urbofajfisto Florian Ritter estis liaj kolegoj. Komponaĵoj pri la kantoj de Keimann kaj kontribuoj al ties lernolibroj kaj –ludoj samkiel publikadoj de propraj komponaĵoj kun antaŭparoloj de Heinrich Schütz kaj Johann Rist helpis Hammerschmidt atingi reputacion kaj bonstaton. La kanto Meinen Jesum laß ich nicht de Keimann, komponite de Hammerschmidt, ankoraŭ hodiaŭ estas en la Luteraj kantaroj. Bedaŭrinde en 1757 la granda urbobrulego en Zittau neniigis la fontoj pri Hammerschmidt.

Estas malmulte konata pri siaj kontaktoj kaj vojaĝoj. En Dresdeno li vizitis Schütz kaj aŭskultis ties verkojn kaj tiuj de Italaj muzikistoj. Vojaĝojn al Görlitz dokumentas kelkaj dediĉoj (Motettae al la Collegium Musicum en Görlitz, samkiel al tieaj muzikŝatantoj la Weltlichen Oden I kaj II kaj la Dialogi). Komponaĵo okaze de la konsekrado de la preĝejo St.-Elisabeth montras liajn kontaktojn al Breslau.

La ekkoleran karakteron de la orgenisto kaj komponisto dokumentas kelkaj anekdotoj pri konfrontadoj kun Johann Rosenmüller en Lepsiko kaj la en Zittau kun vintrinkejestro Chr. Mauer. Ankaŭ Hammerschmidt oficis kiel vilaĝa kaj forsta mastro en Waltersdorf kaj ricevis la privilegion, kiel ununura doni klavarinstrumentan instruon, kaj li estis superaveraĝe riĉa muzikisto. Li kapablis aĉeti resp. konstruigi plurajn domojn.

Lia luksa maŭzoleo sur la Kreuzkirchhof en Zittau hodiaŭ ne plu konserviĝis. Sur la malaperinta tombŝtono estis skribita:

Silentas de la Nobla Cigno tie-chi la Sono,
Belege tamen Ghi sonoras antauw DIA Trono.
Mors mea Vita mea est.
La Son‘ de l' Nobla Cigno ya chi tie nun finighis,
Char antauw DIA Tron‘ kun Li Angela Ĥor‘ pliighis.
Andreas Hammerschmidt,
Musicus Celeberrimus Vicit Annos 64, in officio 41,
Enatus anno 1675, 29. October.
De la Germanoj Ornamajho kaj Honor',
Ripoze dormas tie chi Amphir‘ en Glor‘.
Ho ve! en Zittauw tute ne
Plu auwskultighas la Orphe‘.

Li estas envicigenda en la grupon de la evangela-Luteraj eklezikomponistoj kiel Heinrich Schütz kaj Johann Sebastian Bach. Pro la cirkonstancoj, kiujn alportis la Tridekjara Milito ekde (1618 ĝis 1648) lia unua konata komponaĵo Verleih uns Frieden [Donu al ni pacon], temas pri dankpreĝo pro la venko de la Saksonoj. Samtempe multaj eldonoj dokumentas, ke ankaŭ lia unua komponaĵo Erster Fleiß... estis ege ŝatata. Lia kompona verko inkluzivas interalie kantojn, kantatojn, motetojn, instrumentajn kiel ankaŭ voĉkantajn komponaĵojn. La melodia kondukado de liaj komponaĵoj ĝenerale estas rigardata kiel eniremaj kaj facile kapteblaj, tiel ke en 1706 Heinrich Fuhrmann en sia traktaĵo Musikalischer Trichter nomis ilin malestime Hammerschmiedischer Fuß. Ĉar tamen la verkaro de Hammerschmidt ankoraŭ ne estas komplete malfermita, oni ne povas riproĉi lin pro supraĵeco aŭ manko de interpreta profundeco. Decide defendas Johann Beer en 1719 Hammerschmidt: "ĉar tiu faris rilate al la honorigo de Dio ... pli ol mil operistoj“.

Verkoj (elekto) redakti

  • Erster Fleiß allerhand neuer Paduanen, Galliarden, Balletten, Mascharaden, Francoischen Arien, Courenten u. Sarabanden, 5 St. auf Violen, Generalbaß, 1636 (16392, 16483, 16504; eldonitaj de Helmut Mönkemeyer, 1939);
  • Ander Tl. neuer Paduanen usw., 5 u. 3 St. auf Violen, Generalbaß, 1639 (16502, 16583);
  • Musicalische Andachten, 5 Tle., I (Geistl. Konzerte), 1639; II (Geistl. Madrigalien), 1641 (16502; 16593); III (Geistl. Symphonien), 1642 (16522); IV (Geistl. Motetten u. Konzerte), 1646 (16542; 16693); V (Chormusik), 1653;
  • Weltl. Lieder oder Liebesgesänge I, 1642 (16512); II, 1643 (16502); III (Geist- u. weltliche Oden u. Madrigalien), 1649;
  • Dialogi oder Gespräche zw. Gott u. einer gläubigen Seelen I, 1645 (16694; bearb v. A. W. Schmidt, in: DTÖ VIII/1, Wien 1901); II (Das Hohelied Salomonis in Opitz' Übertr.), 1645 (16522; 16563; 16584);
  • Motettae unius et duarum vocum, 1649;
  • Lob- u. Danklied, Ps 84 (9st.), 1652;
  • Musical. (2. Tl.: Geistl.) Gespräche über die Evangelia I, 1655; II, 1656;
  • Neue Musikalische Katechismus-Andachten. Lüneburg 1656 (38 geistl. Lieder)
  • Fest-, Buß- u. Danklieder (5 Sing- u. 5 Instr.stimmen mit Generalbaß,. 1658/59;
  • Kirchen- u. Tafelmusik (Geistl. Konzerte), 1662;
  • Missae (nur Kyrie u. Gloria, als Missae breves, 5-l2st.), 1663;
  • Fest- u. Zeit-Andachten (6st.), 1671.

Pli novaj eldonoj redakti

  • Erster Fleiß. Instrumentalwerke zu 3 u. 5 St., hrsg. v. Helmut Mönkemeyer, = Das Erbe Dt. Musik 49, Abt. Kammermusik VII, Kassel 1957;
  • Weltl. Oden oder. Liebesgesänge (1642-49), hrsg. v. Hans Joachim Moser, = Das Erbe Dt. Musik 43, Abt. u. Sologesang V, Mainz 1962;
  • Ausgew. Kirchenmusik, hrsg. v. Diethard Hellmann, = Geistl. Chormusik IV, Das Chorwerk alter Meister VI, Stuttgart 1964;
  • weitere (Einzel-).Ausgg., hrsg. v. dems. u. D. Hildebrandt, ebd. 1964 ff.

Diskografio redakti

  • Ensemble Sagittarius, Maîtrise de Radio France, (Michel Laplénie): Andreas Hammerschmidt, Motets extraits des Musicalische Andachten,des Fest-, Buß- und Danklieder et des Fest- und Zeitandachten, MPO assai, Radio France, 2000
  • Hesperion XX (Jordi Savall): Andreas Hammerschmidt, Vier Suiten aus der Sammlung “Erster Fleiß”, Ars Musici, Freiburg 1986

Literaturo redakti

  • Rothaug, Diana: Hammerschidt, Andreas, in: MGG, Bd. 27, Ludwig Finscher (Hrsg.), Kassel 2003
  • Hammerschmidt, Andreas: Werkverzeichnis, in: RISM, Friedrich Blume (Hrsg.), Kassel 1974
  • Queißer, Robert: Das verschwundene Dichtergrab – zur Erinnerung an den Todestag des Kirchenkomponisten und Dichters Andreas Hammerschmidt, in: Oberlausitzer Heimatzeitung Nr. 25 (8. Jahrgang), Zittau 1927
  • A. Tobias, A. H., in: Mitt. des Ver. f. die Gesch. der Deutschen in Böhmen 9, Prag 1870, H. 7/8;
  • Ders. u. P. Stobe, A. H., ebd. 39, 1900, H. 1;
  • Reinhard Vollhardt, Gesch. der Cantoren u. Organisten v. den Städten im Kgr. Sachsen, 1899;
  • O. Friedrich, Gymn. (Johanneum) zu Zittau, in: Veröff. z. Gesch. des gelehrten Schulwesens im Albertin. Sachsen I, 1900, 209 ff.;
  • Theodor Gärtner, Qu.buch z. Gesch. des Gymn. zu Zittau. I: Bis z. Tode des Rektors Christian Weise (1708), 1905;
  • Hugo Leichtentritt, Gesch. der Motette, 1908 (Nachdr. Hildesheim 1967), 350 ff.;
  • Wilhelm Krabbe, Johann Rist u. das dt. Lied. Ein Btr. z. Gesch. der Vokalmusik des 17. Jh.s (Diss. Berlin), 1910;
  • Georg Schünemann, Btrr. z. Biogr. H.s, in: SIMG 12, 1910/11, 207 ff.;
  • Stefan Temesvári, H.s "Dialogi". Ein Btr. z. Gesch. der Dialogform in Dtld. (Diss. Wien), 1911;
  • Arnold Schering, Gesch. des Oratoriums, 1911;
  • Hermann Kretzschmar, Gesch. des neueren dt. Liedes I, .1911, 81 ff.;
  • Erich Steinhard, Zum 300. Geb. des dt.-böhm. Musikers A. H., Prag 1914;
  • E. Richter, Die Dialoge A. H.s, in: Die Singgemeinde 1,. 1924/25;
  • Friedrich Blume, Das monod. Prinzip in der prot. Kirchenmusik, 1925;
  • Ders., Gesch. der ev. Kirchenmusik, 19652, 152 ff. 158 ff. 179 f. u. ö.;
  • Theodor Veidl, A. H., in: Sudetendt. Lb., hrsg. v. Erich Gierach, I, Reichenberg 1926, 181 ff.;
  • Hans Joachim Moser, Die mehrst. Vertonung des Ev. I, 1931, 64 ff.;
  • Ders., Die ev. Kirchenmusik in Dtld., 1954;
  • Martin Lange, Die Anfänge der Kantate (Diss. Leipzig)., Dresden 1938;
  • Hans-Olaf Hudemann, Die prot. Dialogkomposition im 17. Jh. (Diss. Kiel, 1942), Freiburg/Breisgau 1941;
  • Harold Mueller, The "Musical. Gespräche über die Evangelia" of A. H. (Diss. Univ. of Rochester/New York), 2 Bde., 1956;
  • Klaus Günzel, A. H. Zur 350. Wiederkehr seines Geb., in: Musica 15, 1961, 617;
  • Harald Kümmerling, Über einige unbekannte Stimmbücher der "Paduanen, Galliarden etc." v. A. H., in: Mf 14, 1961, 186 ff.;
  • v.Winterfeld II, 249 ff.;
  • Kümmerle I, 529 ff.;
  • Hdb. z. EKG II/1, 160 f.; - MGG V, 1426 ff.;
  • Eitner V, 7 ff.;
  • Riemann I, 727 f.; ErgBd. I, 487;
  • Moser I, 475;
  • Grove IV, 35 f. - Honegger I, 465;
  • Goodman 188;
  • ADB X, 488;
  • NDB VII, 594;
  • RGG III, 50.

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Andreas Hammerschmidt » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 918452 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)