Andrej Korobejnikov

rusa pianisto kaj esperantisto

Andrej KOROBEJNIKOV (ruse Андрей Коробейников) (naskiĝis la 10-an de julio 1986[1] en Dolgoprudnij, Moskva provinco, Rusio) estas rusa pianisto kaj esperantisto. Li akiris multajn premiojn kaj faras tutmondan karieron kun multaj koncertoj sur ĉiuj kontinentoj.

Andrej Korobejnikov
Persona informo
Naskiĝo 10-an de julio 1986 (1986-07-10) (37-jaraĝa)
en Dolgoprudnij, Moskva provinco, Rusio
Lingvoj Esperantorusaanglaitala
Ŝtataneco Rusio
Okupo
Okupo pianisto • esperantisto
vdr

En la aĝo de kvin jaroj li komencis ludi pianon.

Li parolas la rusan, la francan, la anglan kaj Esperanton. Antaŭ 2006 li partoprenis Universalajn Kongresojn, ludis la melodion de la himno kaj partoprenis en Internacia Arta Vespero. En 2006 en Florenco li donis koncerton kiel solisto. Li ludis parkere dum preskaŭ du horoj.

En 2000 li estis elektita kiel dumviva membro de la arta fako ĉe Akademio Internacia de la Sciencoj en San-Marino. En 2022 li koncertis en Waterloo, Belgio kaj dediĉis la duan etudon de Aleksandr Skrjabin al la 'nekulpaj viktimoj de la milito en Ukrainio".[2] Krom sia denaska lingvo, la rusa, li parolas la anglan, italan kaj Esperanton.[1]

Andrej Korobejnikov donis sian unuan profesian solludan recitalon en la aĝo de 8 ĉe la Granda Halo de la Bakua Ŝtata Akademio de Muziko en Azerbajĝano. Ekde tiam li prezentis koncertojn en pli ol 45 landoj de la mondo.[1]

Fakuloj diras, ke li atingas la kapablon de alia fama rusa pianisto Svjatoslav Richter.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Andrei Korobeinikov (Piano), bach-cantatas.com (angle)
  2. Ĉu UEA perdas sian rusan landan asocion? https://esperantio.net/index.php?id=4825, kaj Heroldo de Esperanto, p. 1, n-ro 8 (2347) aŭgusto 2023 (esperante)