Andrej PLATONOV (ruse Андрей Платонович Платонов, fakte Андрей Платонович Климентов Andrej Klimentov; n. la 1-an de septembro 1899 ĉe Voroneĵ - m. la 5-an de januaro 1951 en Moskvo) estis rusia verkisto.

Andrej Platonov
Andrej Platonov en 1938
Andrej Platonov en 1938
Persona informo
Андрей Платонович Платонов
Naskonomo Андрей Платонович Климентов
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1899 (1899-08-16)
en Voroneĵ
Morto 5-an de januaro 1951 (1951-01-05) (51-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Armenian Cemetery vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioRespubliko Rusio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • Sovetunio vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Subskribo Andrej Platonov
Familio
Infanoj M. A. Platonova • Platon Platonov vd
Profesio
Alia nomo Платонов • А. Фирсов • Ф. Человеков • А Вагулов vd
Okupo verkistodramaturgo • sciencfikcia verkisto • poeto • prozisto vd
Aktiva dum 1919–1951 vd
Verkado
Verkoj The Foundation Pit ❦
Chevengur ❦
Happy Moscow vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kvankam Platonov estis komunisto, liaj verkoj estis malpermesitaj pro la skeptikisma rilato al kolektivigo de la agroj kaj aliaj agadformoj de la stalinismo. Lia plej konata verko estas la malutopio Ĉevengur.

Vivo redakti

Li naskiĝis en dekinfana laborista familio. Li servis en la ruĝa armeo, poste laboris kiel inĝeniero ekde 1924, verkis por gazetoj. Lia literatura agado komenciĝis tiutempe, samtempe laboris pri agrokonkero en centra Rusio. Li estis tiel okulatestanto pri damaĝaj sekvoj de la perforta kolektivigo. Li iĝis en 1927 profesia (pagita) verkisto en Moskvo. Li estis membro de agrikultura verkista unuiĝo Pereval. Liaj du ĉefverkoj, la romano Ĉevengur kaj la La konstrukavo, estiĝis inter 1926 kaj 1930. Tiuj alportis por li oficialan kritikon kaj postan familian persekuton. Lia 15-jara filo estis deportita en trudlaborejon kaj malsaniĝis tie je tuberkulozo. Platonov flegis poste la hejmenportitan filon.

Dum la dua mondmilito, Platonov laboris kiel milita raportisto, sed lia sanstato malboniĝis kaj ĉesis tiun laboron. Post la milito, li kolektis popolajn rakontojn kaj eldonis ilin en du volumoj.

Verkoj en la rusa lingvo redakti

Eksteraj ligiloj redakti