Andrew Bonar Law

(Andrew) Bonar LAW (naskiĝis la 16-an de septembro 1858, Kingston, New Brunswick, Kanado – mortis la 30-an de oktobro 1923, Londono, Anglio) estis ĉefministro de Britio de la 23-a de oktobro 1922 ĝis 20-a de majo 1923, la unua brita ĉefministro kiu naskiĝis ne en Britio. Li estis gvidanto de la Konservativa Partio 1911–21 kaj 1922–23.

Andrew Bonar Law
Persona informo
Bonar Law
Naskiĝo 16-an de septembro 1858 (1858-09-16)
en Rexton
Morto 30-an de oktobro 1923 (1923-10-30) (65-jaraĝa)
en Londono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per ezofaga kancero vd
Tombo Abatejo Westminster vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Universitato de Glasgovo • Lomond School • Gilbertfield House School vd
Partio Konservativa Partio vd
Subskribo Andrew Bonar Law
Familio
Patro James Law vd
Patrino Eliza Kidston vd
Edz(in)o Annie Pitcairn Robley vd
Infanoj Richard Law, 1st Baron Coleraine • Isabel Harrington Law • Catherine Edith Mary Law • James Kidston Law • Charles Law • Harrington Law vd
Profesio
Okupo politikisto • ŝakisto vd
Aktiva en Londono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia patro estis ulster-a presbiteriana pastro, li mem plenkreskis ekde la aĝo 12 jaroj ĉe la riĉaj parencoj en Skotlando. Li finis la mezlernejon en aĝo de 16 jaroj, poste aliĝis al ferkomerca entrepreno en Glasgow.

Li membriĝis en la Ĉambro de Komunuloj (1900) kiel konservativa parlamentano, kie li iĝis frakciano en la imperioapoga frakcio de Joseph Chamberlain. Pro malsaniĝo de Chamberlain (ekde 1906) Law kaj filo de Chamberlain, Austen, resstis la du porparolantoj de la protektaj doganoj. Fine de 1911, la iama ĉefministro Arthur James Balfour abdikis pri gvidanta pozicio de Konservativa Partio, konkuris por la pozicio Austen Chamberlain kaj Walter Long sendecide, ili ambaŭ retiriĝis por la kompromisa proponito, Law (elektita la 13-an de novembro). Lia ĉefa konsilisto estis William Maxwell Aitken (ekde 1917 Lord Beaverbrook), la pli posta ĵurnal-magnato.

Ĝis elrompo de la unua mondmilito, Law okupiĝis ĉefe pri la dogantarifoj kaj pri la irlanda memregistaro, kiun lastan li tute kontraŭis. Li ricevis en majo de 1915 la ministrecon pri la kolonioj en koalicia registaro de H. H. Asquith. Reĝo Georgo la 5-a petis lin je formado de registaro fine de decembro 1916, sed Law proponis anstataŭ si David Lloyd George, kiu sekvatage okupis la postenon. Law estis en la nova koalicio gvidanto de la Malsupra Ĉambro, membro de la milita kabineto kaj financa ministro. La 10-an de januaro 1919, li ŝanĝis la postenon al la ĉefsigel-proteka ofico, sed restis tiel membro de la kabineto kaj gvidanto de la Malsupra Ĉambro ĝis marto de 1921, kiam li abdikis pro sanproblemoj.

Kiam Lloyd George abdikis en oktobro de 1922, li formis registaran registaron kaj venkis la balotojn en novembro de 1922 (ili ne plu volis la koalicion kun la Laborista Partio). Li estis ĉefministro ĝis majo de 1923, kiam abdikis pro nekuracebla malbonintenca tumoro. Dum tiu mallonga periodo, li rompis la diplomataj rilatojn al Francio - pro okupo de la Ruhrregiono - kaj forte diskutis kun financa ministro Stanley Baldwin pri traktado de militaj ŝuldoj al Usono.

Lin sekvis Stanley Baldwin kiel ĉefministro.