Andrew Jackson Centro

La Andrew Jackson Centro, aŭ alinome la Andrew Jackson dometo, estas la praula hejmo de Andrew Jackson, 7-a Prezidanto de Usono. Ĝi situas en kvartalo Boneybefore de urbo Carrickfergus en gubernio Antrim, Nord-Irlando.

Andrew Jackson Centro
regimental museum • local authority museum • muzeo de historio
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Situo County Antrim
Adreso 2 Boneybefore, Carrickfergus, County Antrim, BT38 7EQ
Parto de Mid-Antrim Museums Service vd
Retpaĝo https://www.midandeastantrim.gov.uk/things-to-do/museums-arts/andrew-jackson-cottage
vdr

La centro konsistas el renovigita tradicia pajl-tegmenta Ulster-Skota biendomo, konstruita en la 1750-aj jaroj, kaj estis hejmo de la gepatroj de Andrew Jackson nelonge antaŭ ol ili elmigris al Suda Karolino en Usono. La interno de la biendomo estas efike malgranda muzeo, kiu konsistas el originaj ĉambroj ornamitaj laŭ la stilo de tiu periodo kaj kun vasta montriĝo pri la vivo de Andrew Jackson.

La grundoj de la dometo riltas al usonaj "Rangers", omaĝante al la soldatoj de la "First Battalions" de la pintaj Uson-Gardistoj, kiuj unue estis "aktivigitaj" en Carrickfergus en 1942.

Carrickfergus Komunumo-Konsilio lastatempe klopodis pli alirebligi la centron al turistoj. Inter aliaj, estis la instalaĵo de novaj informtabuloj kaj surstrataj montriloj por ke la loko estu pli facile trovebla. Ĉi tiuj lastatempaj ŝanĝoj estis provo antaŭenigi la urbajn historiajn Ulster-Skotajn konektojn al Usono, konektojn pri kiuj multaj lokuloj multe fieras.

La centro malfermas laŭ simpla peto ĉe la turismejo en Carrickfergus, aŭ okaze de lerneja vizito, aŭ je 15-a marto (la naskiĝdatreveno de Andrew Jackson).

Ligoj redakti