Androgeno, nomata ankaŭ androgena hormonotestoido, estas ĝenerala termino por ĉiu ajn natura aŭ sinteza komponaĵo, kutime steroida hormono, kiu stimulas aŭ kontrolas la disvolviĝon kaj retenon de masklaj karakteroj ĉe vertebruloj per ligado al androgena ricevanto. Tio inkludas la aktivecon de la koncernaj seksorganoj de viraj animaloj kaj la disvolviĝon de masklaj duarangaj sekskarakteroj. Androgenoj estis unuafoje malkovrataj en 1936. Androgenoj estas ankaŭ la originaj anabolaj steroidoj kaj la prao de ĉiuj estrogenoj, kiuj estas streshormonoj. La unuaranga kaj plej bone konata androgeno estas la testosterono, dum aliaj malpli gravaj androgenoj estas la dihidrotestosterono kaj la androstenediono.

Vidu ankaŭ redakti