Andrzej Szczypiorski

Pola verkisto kaj ĵurnalisto

Andrzej SZCZYPIORSKI (naskiĝinta en la 3-a de februaro 1924 en Varsovio, mortinta samloke en la 9-a de majo 2000) estis pola verkisto. Li estis unu el la plej konataj reprezentantoj de pollingva literaturo. Lia ampleksa verkaro dediĉis sin antaŭ ĉio al la rilato pola-germana kiel ankaŭ al la pola-juda problemaro dummilite kaj postmilite.

Andrzej Szczypiorski
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1928 (1928-02-03)
en Varsovio
Morto 16-an de majo 2000 (2000-05-16) (72-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Protestanta-reformacia tombejo en Varsovio vd
Etno poloj vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Partio Democratic Union vd
Familio
Patro Adam Szczypiorski vd
Profesio
Okupo verkistopolitikistopublikigisto • prozisto vd
Laborkampo literary activity • opinia ĵurnalismo vd
Verkado
Verkoj A Mass for the Town of Arras ❦
The Beautiful Mrs. Seidenman vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

En 1944 li partoprenis la Ribelon de Varsovio kaj estis arestita kaj poste ĝis la fino de la milito en la koncentrejo de Sachsenhausen. Poste li laboris kiel ĵurnalisto radifonia kaj de 1956-58 kiel kulturkonsilisto che la pola ambasado de Kopenhago. Ekde tiam li laboris verkiste kaj publiciste.

Li famiĝis per la historia romano Msza za miasto Arras (1971) kiu rakontas paralele pri la pogromo en la franca urbo Arras de 1458 kaj pri similaj krimoj en Eŭropo de la 20-a jc.

Meze de la 1970-aj jaroj li distanciĝis de la komunisma politiko en Pollando kaj engaĝiĝis en la disidenta movado; rezultas de tiu malpermeso labori kaj arestigo en 1981/82 por kvin monatoj.

Pri la verkaro redakti

En 1986 aperis furorromano ludanta en la varsovia geto: Początek. Ĝi temas same kiel la rakontoj en Amerykańska whisky i inne opowiadania (1987) kaj la romano Noc, dzień i noc (1991) kun la destinoj de unuopuloj en totalismaj reĝimoj.

La vivokondiĉojn de post la turniĝoj de 1989 la eksa kandidato de la pola sindikataro Solidarność por la pola parlamento montris per sia romano Autoportret z kobieta (1994). En lia lasta verko Gra z ogniem (1999) li denove rakontis pri Nazia Germanio.

Literaturo redakti

  • Marta Kijowska: Der letzte Gerechte. Andrzej Szczypiorski, Aufbau-Verlag, Berlin 2003.

Eksteraj ligiloj redakti