Andrzej Towiański

Andrzej TOWIAŃSKI (naskiĝis la 1-an de januaro 1799 en Antoszwińce apud Vilno, mortis la 13-an de majo 1878 en Zuriko) estis pola filozofo, mesianisto, mistikisto, teologo kaj religia reformatoro.

Andrzej Towiański
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1799 (1799-01-01)
en Antašventė
Morto 13-an de majo 1878 (1878-05-13) (79-jaraĝa)
en Zuriko
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco PollandoRusia Imperio vd
Alma mater Imperial University of Vilna vd
Familio
Parencoj Andrzej Kulwieć vd
Profesio
Okupo filozofo • cult leader • religiestro vd
Laborkampo filozofio • religia filozofio • Mesianismo vd
Verkado
Verkoj Rondo de la Dia Afero vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li studis juron en Vilna Universitato. Ĝis 41-a jaro de vivo li estis tribunala oficisto. La 11-an de majo 1828 li havis religian klerecon kaj inklinon al Dio. Li komencis juĝi ke ne estas pova paco kun batalo per bataliloj. Subite en 1840 jaro li levis sian mastrumadon en Litovio kaj veturis al Parizo. Tie estis la elito de pola nacio post plago de Novembra Ribelo. Tie li komencis propagadon de "Dia afero". Li prezentis siajn ideojn en katedro de Notre Dame en Parizo la 27-an de septembro 1841. Tiel li kumulis siajn adeptoj inter kiuj estis Adam Mickiewicz, Juliusz Słowacki, Seweryn Goszczyński kaj Michał Szweycer. Lia sekto de adeptoj nomataj "towiananoj" nomiĝis la "Rondo de la Dia Afero". En 1842 li estis akuzita ke li estas rusa spiono kaj sub tiu riproĉo li estis forigita de Francio. Kelkfoje li skribis al papo kaj dufoje li iris antaŭ papa vizaĝo sed al li ne estis tiu aŭdienco permesita.

Towiański parolis ke oni bezonas aŭtentike imiti Kriston kaj oni devas vidi Lin en ĉiu, eĉ en malamiko (ekzemple politika) tial li estis akuzadita kiel spiono kaj nepatrioto. Laŭ li la mondo estas aro de disvolvadaj, eternaj animoj, serigitaj en kolumnoj lumaj kaj mallumaj (animoj bonaj kaj malbonaj) kiu agadas per homoj. Ĉio konforme kun mesianismo kondukiĝas al perfekteco. Laŭ Towiański Dio volas ke ĉiu homo estu savita sed estimas homan volon. Towianski parolis ke Jesuo Kristo estas unu de sendintoj de Dio. Towianoj tre estimis Napoleonon kaj opinis ke li komencis demokratigi la mondon. Unu el plej gravaj rajtoj de towianismo estas opiniado ke ĉia historio estas nur inklinoj de nacioj, kaj precipe Poloj, Francoj kaj Judoj. Towiański estis ekumenisto. Liaj ideoj estis disvolvitaj per W.Sołowjow kaj estas disvolvataj ankaŭ hodiaŭ. Plej multe da similoj kun ideoj de Towiański estas kun filozofio de papo Johano Paŭlo la 2-a. Plej famaj ideoj de Towiański famigitaj per pola papo estas ideo pri Judoj kiel "pli aĝaj gefratoj" en kredo.

Vidu ankaŭ redakti

Memorigo redakti

La 26-an de marto 1915 estis malkovrita, fondita de poloj, memortabulo en Zurich ĉe Mainaustraße 56

Eksteraj ligiloj redakti