Andrew H. „Andy“ Simpkins (naskiĝis la 29-an de aprilo 1932 en Richmond (Indianao); mortis la 2-an de junio 1999 en Culver City) estis usona ĵazmuzikisto (kontrabaso, kompozicio), kiu per siaj baslinioj estis la stila modelulo de John Heard kaj Niels-Henning Ørsted Pedersen.

Andy Simpkins
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aprilo 1932 (1932-04-29)
en Richmond
Morto 2-an de junio 1999 (1999-06-02) (67-jaraĝa)
en Culver City
Mortokialo stomaka kancero
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto
vdr

Vivo kaj verkado redakti

Simpkins ricevis unuan muzikinstruon de sia gepatroj: Lia patrino estis eklezia muzikisto, lia patro amatora saksofonisto. Kiel lernanto li ricevis ekde la deka vivojaro lecionojn pri la ludo de klarneto, ekde la dekkvara vivojaro ankaŭ pri pianludo. Nur dum sia muzikstudo ĉe Universitato Wilberforce li transiris al kontrabaso. Dum sia militservo inter 1953 kaj 1955 li laboris en la armeo kiel muzikisto. Ekde 1957 li estis membro de la ensemblo The Three Sounds kun Gene Harris kaj Bill Dowdy. Krom tio li laboris kiel akompananto de Coleman Hawkins, Lester YoungBen Webster kaj kunverkis je surdiskigoj de Nat Adderley kaj Lou Donaldson. Inter 1968 kaj 1976 li apartenis al la triopo de George Shearing; ekde 1979 li akompanis kantistinon Sarah Vaughan per diversaj akompanensembloj. Li prezentis ankaŭ proprajn grupojn kun sonregistradoj kiel Happying (1977), Summer Strut (1983), Calamba (1989) aŭ Comin' At Ya (1992). Li koncertis ankaŭ kun Chick Corea (1983), kun Lorez Alexandria ( 1991), kun Oscar Peterson, kun Anita O'Day, kun Gerald Wiggins aŭ kun Stéphane Grappelli. Li ankaŭ kunverkis la sonregistraĵojn de Monty Alexander, Joe Pass, Bobby Lyle, Stanley Turrentine, Carmen McRae kaj Zoot Sims.

Konsultlibraj notoj redakti

  • Carlo Bohländer: Reclams Jazzführer. Stutgarto 1970
  • Leonard Feather & Ira Gitler, The Biographical Encyclopedia of Jazz. Oksfordo/Novjorko 1999; ISBN 978-0-19-532000-8
  • Martin Kunzler, Jazz-Lexikon Bd. 2. Reinbek 2002; ISBN 3-499-16513-9

Eksteraj ligiloj redakti