Angelino Alfano

Itala Politikisto

Angelino ALFANO [Anĝelino Alfano] naskiĝis la 31-an de oktobro 1970 en Agrigento, Sicilio, Italio. Tre juna, li eniris en politiko al la Itala Kristana Demokratio, sed kiu en 1994 dividiĝis, kaj ekde tiam li enskribiĝis al Ek Italio. En 2001 li envenis en la itala Ĉambro de la Deputitoj kaj en 2005 li kunordigis Ek Italio en Sicilio. Ekde la 8-a de majo 2008 li estis Ministro pri Justico dum la regado de Berlusconi. En 2011 li iĝis la unua sekretario de La Popolo de la Libereco, partio de Ek Italio, laŭ la volo de Silvio Berlusconi, nome prezidanto de la partio.

Angelino Alfano
Alfano en Palermo en 2011
Alfano en Palermo en 2011
Persona informo
Angelino Alfano
Naskonomo Angelino Alfano
Naskiĝo 31-a de oktobro 1970
en Agrigento
Religio katolikismo vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Italio vd
Alma mater Katolika Universitato Sankta Koro vd
Partio Itala Kristana Demokratio ĝis la 1994, Ek Italio ĝis la 2007 kaj poste La Popolo de la Libereco
Subskribo Angelino Alfano
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
Aktiva en Romo vd
En TTT Oficiala retejo vd
Vicĉefministro de Italio
Dum 28-a de aprilo 2013
Antaŭulo Francesco Rutelli, Massimo D'Alema
Itala Ministro pri Enlandaj Aferoj.
Dum 28-a de aprilo 2013
Antaŭulo Anna Maria Cancellieri
Itala Ministro pri Justico
Dum 8-a de majo 200827-a de julio 2011
Antaŭulo Luigi Scotti
Sekvanto Nitto Francesco Palma
Sekretario de La Popolo de Libereco
Dum 1-a de junio 2011
Antaŭulo ofico ne ekzistanta
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Oficoj redakti

Ministro pri Justico redakti

La 8-an de majo 2008 li iĝis Ministro pri Justico en Regado Berlusconi IV. Li havis 37 jarojn kaj iĝis la plej juna ministro pri Justico el la itala respublika historio. Li estis enketita pri misuzo de povo, sed poste lia proceso ĉesis. La 27-an de julio 2008 li demisiis.

Sekretario pri PDL redakti

Poste malfacila jaro por La Popolo de la Libereco, ĉefe pro la elveno de Estonto kaj Libereco por Italio antaŭe el la partio kaj poste el la plimulto, dum majo 2011 estis la administraj balotoj, kiuj indikis grandan retroiron de PDL kaj ĝenerale de la koalicio por Silvio Berlusconi. Tuj poste la rezulto de tiuj balotoj, la 1-an de junio 2011, la prezidenta buroo de PDL decidis indiki Alfano kiel nova politika sekretario de partio; ofico estis oficialigita la 1-an de julio 2011 poste la modifo de la partia statuto, kiu ne havis la sekretarion, sed nur la prezidenton.

Ministro pri Enlandaj Aferoj kaj Vicĉefministro redakti

En 2013 Enrico Letta igis lin Vicĉefministro kaj Ministro de la Enlandaj Aferoj, en la Regado Letta, registaro kreita de la eksterkutima alianco de Demokrata Partio, La Popolo de la Libereco kaj Civitana Elekto.