La Anger-turo (germane: Angerturm) estas iama trafikreguliginsulo kaj trafikhistoria monumento de Erfurto. Ĝi troviĝas nuntempe sur tramdeponejo proksime al la Luther-kirko kaj viziteblas de ĉiuj.

Anger-turo
monumento • transport structure
Lando Germanio vd
Situo Erfurto
Situo
Geografia situo 50° 59′ 25″ N, 11° 1′ 37″ O (mapo)50.990311.0269Koordinatoj: 50° 59′ 25″ N, 11° 1′ 37″ O (mapo)
Anger-turo (Turingio)
Anger-turo (Turingio)
DEC
Anger-turo
Anger-turo
Lokigo de Turingio en Germanio
Situo de Anger-turo
Map
Anger-turo
vdr
La Anger-placo en 1969 kun la turo.

La netute 5 metrojn alta konstruaĵo konsistas el arkaĵforma ŝtupareto, kiu majeste kondukas al gardisto-tureto. La turo starigitis en 1961 sur la centra Anger-placo ĉe la kruciĝo al la Stacidomo-strato kaj servis al la policanoj bone reguligi la trafikon multspecan. Mikrofonoj instalitaj permesis al la deĵorantoj transdoni informojn al la preterpasantoj.

Post la ŝanĝo de Anger-placo al piedira zono en 1974 la turo perdis sian gravan funkcion kaj estis translokita al aŭtoŝoseo A4 por observi la ne-GDR-anajon kiuj uzis ĝin por aliri la okcidentan parton de Berlino. En 1996 la turo ekrestaŭritis ĝis 2002.