Angl-Irlanda Komerca Interkonsento

La Angl-Irlanda Komerca Interkonsento, en angla Anglo-Irish Trade Agreement, estis subskribita la 25an de Aprilo 1938 fare de Irlando kaj Unuiĝinta Reĝlando[1]. Ĝi celis solvi la malfacilaĵojn de la Angl-irlanda komerca milito, kiu estis pluinta el 1933.

La traktato specifis, ke 20% el la tarifoj kiujn kaj Unuiĝinta Reĝlando kaj Irlando estis metintaj al la respektivaj importitaj varoj estu nuligita. Irlando devis ankaŭ pagi 10 milionojn da pundoj al Unuiĝinta Reĝlando kiel kompenso al pruntoj faritaj al terposedantoj fare de la Brita registaro.

Unuiĝinta Reĝlando ĉesis la uzadon de la "Traktatajn Havenojn" (Queenstown (Cobh), Berehaven kaj Lough Swilly) kiel estis interkonsentita en la Angl-Irlanda Traktato kiu haltigis la Irlandan Militon de Sendependeco.

Referencoj redakti

  1. Irish Treaty Series, No. 1 of 1938, "Agreements between the Government of Ireland and the Government of the United Kingdom, London, 25a de Aprilo 1938."

Eksteraj ligiloj redakti