Angla bilardo estas miksaĵo de la karambolo kaj poŝbilardo, elformiĝinta en la 19-a jarcento

Ĝi estas ludata sur tablo de 2,0x3,9 m (ludareo ĉ. 360x180 cm) kun tri globoj (kiel ĉe karambolo), kiuj grandas kiel globoj ĉe poŝbilardo. Unu globo estas ruĝa, alia blanka la tria estas makulita blanka.

Oni povas akiri poentojn per tri metodoj:

  1. senespera hazardo (losing hazard) estas puŝo, dum kiu globo de la puŝanto trafas iun poŝon - post trafo de alia globo.
  2. venka hazardo (winning hazardpot) estas puŝo, dum kiu krom globo de la puŝanto, ankaŭ alia globo venas en poŝon - post trafo de globo.
  3. karambolo (cannon), dum kiu la puŝita globo trafas du aliajn globojn