Angla virina nacia teamo de futbalo

virina nacia teamo de futbalo

La angla virina nacia teamo de futbalo reprezentas sian landon, Anglion, la kovejon de futbalo, en internaciaj turniroj de virina futbalado. La teamo interalie en la turniro pri la Virina Futbala Mondpokalo de 1995, 2007 kaj 2011 atingis la kvaronfinalon (la rondon de lastaj ok teamoj), kaj en la Eŭropa Virina Futbal-Ĉampionado 1984 kaj 2009 la finalon.

Anglio
Anglio
asocio The Football Association
"La futbala asocio" (de Anglio)
konfederacio UEFA
manaĝero Sarina Wiegman
golreĝino Ellen White (52)
FIFA kodo ENG
unua matĉo Flago de Andaluzio Anglio 3-2
  Skotlando
1972
plej granda gajno Flago de Andaluzio Anglio 13-0
 Hungario
2005
plej granda perdo Flago de Norvegio Norvegio 8-0
Flago de Andaluzio Anglio
2000
Virina Futbala Mondpokalo
aperoj 3 (unua en 1995)
plej bona rezulto tria loko
en 2015
Eŭropa Virina Futbal-Ĉampionado
aperoj 8 (unua en 1984)
plej bona rezulto finalo
1984 kaj 2009
vdr

En la turniroj pri virina futbalo en la Someraj Olimpikoj la teamo ne rajtas partopreni, ĉar laŭ la regularo de la Internacia Olimpika Komitato la elekto ne konsideratas nacia teamo, nur regiona. Plurfoje la teamo kvalifikiĝis por la Someraj Olimpikoj, ekzemple en la monda ĉampionado de 2007 kiel tria eŭropa teamo en la kvaronfinalo, kaj la pozicion transprenis alia eŭropa teamo, ekzemple en 2007 la en tiu monda ĉampionado malpli sukcesa sveda teamo.

Aktuale, la trejnisto de la nacia teamo estas Sarina Wiegman, kaj la teamestro estas Steph Houghton. Laŭ la stato de oktobro 2023, la entute plej multajn golojn (52) atingis Ellen White kaj la plej multajn internaciajn matĉojn (172) kadre de la teamo partoprenis la futbalistino Fara Williams.

la teamo en julio 2011 en matĉo kontraŭ Japanio

Vidu ankaŭ redakti