En geometrio, angula kromaĵo estas la kvanto je kiu sumo de anguloj de sfera plurlatero sur sfero superas sumon de anguloj de plurlatero kun la sama kvanto de flankoj en ebeno. Ekzemple, ebena triangulo havas sumon de anguloj 180°; oktanto estas sfera triangulo kun tri ortoj, tiel ĝia sumo de anguloj estas 270°, kaj do ĝia angula kromaĵo estas 90°. Angula kromaĵo a de ĉiu plurlatero sur sfero estas proporcia al la plurlatera areo S, kaj la proporcieca konstanto estas inverso de kvadrato de la sfera radiuso r:

Sfera triangulo, ĉe ĝi la angula kromaĵo estas
α + β + γ - π > 0
a=S/r2

Sur Tero areo de plurlatero kies angula kromaĵo estas 1 angula sekundo (kio estas proksimume la precizeco de mezurado en topografiado) estas proksimume 393 kvadrataj kilometroj, aŭ proksimume kvadrato kun latera longo 20 kilometroj.

En hiperbola geometrio, angula deficito estas difinita simile sur pseŭdosfero (hiperbola ebeno) kaj estas la kvanto je kiu sumo de anguloj de plurlatero sur hiperbolas surfaco malsuperas sumon de anguloj de plurlatero kun la sama kvanto de flankoj en ebeno. Ankaŭ ĝi estas proporcia al la areo.

Vidu ankaŭ redakti