Anhangüera (Gojaso)

Anhangüera /prononco: A-njan-gŭe-ra/ estas brazila municipo de la subŝtato Gojaso. Ĝi havis en 2007 ĉirkaŭ 966 loĝantojn kaj havas 55 km², tio signifas, ke ĝi estas la plej malgranda municipo de Goiás rilate popolon kaj ankaŭ rilate aeron.

Geografio redakti

La distanco al la ĉefurbo Goiânia estas 270km. Alteco: 561m. La najbara municipo estas Cumari.

Historio redakti

En 1908 la fervojo venis al Gojaso, sed Onofre Ferreira, la posedanto de bieno en la regiono, ne permisus, ke iu fremdulo konstruu domojn. En 1928 li vendis bienon al Belchior de Godoy kiu kreis parcelojn apud la fervoja stacio kaj ekvendis ilin al novaj koloniistoj. En 1955 Anhangüera emancipiĝis, sed pro la konstruo de la akvobaraĵo kaj akvujego Furnas ĝi perdis grandan parton de sia teritorio kaj iĝis la plej malgranda urbo de la subŝtato Gojaso. La mono pagita de la registaro pro la uzado de urba teritorio estis investita je turismo.

Vidu ankaŭ redakti

Municipoj de Goiás