Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Anja KARKIAINEN (n. 1948) estas finna esperantistino. Ŝi verkis originalan poezion en Esperanto kaj ankaŭ tradukis el la finna. Ŝi estis plurfoje premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA, branĉoj poezio kaj kanto. En 1998 ŝi gajnis la unuan premion pro la poemo Sorĉa hor’ de kreiveco, en 2003 same pro Ne plu kaj trian fojon en 2007 pro En ambaŭ. Ŝiaj kantotekstoj originalaj kaj tradukitaj aperis ankaŭ diske. Ŝi kontribuis interalie al Beletra Almanako (numeroj 1 kaj 3) kaj Esperantolehti.

Anja Karkiainen
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aprilo 1948 (1948-04-28) (75-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Eksteraj ligiloj redakti