Ankilosaŭruloj (Ankylosauria) estas infraordo de la subordo de tireoforoj. En ĝi estas la pli granda parto de la dinosaŭroj kun kiraso (biologio) en la formo de osta tegaĵo, kvankam pluraj ankaŭ havis alispecan kirason. Ankilosaŭruloj estis grandkorpaj herbovoraj kvarpieduloj kun mallongaj, potencaj kruroj. Ili ŝajne aperis unue dum la frua ĵurasio en regiono nun parto de Ĉinio, kaj ili travivis ĝis la fino de la kretaceo. Oni trovis iliajn fosiliojn sur ĉiu kontinento krom Afriko. La unua dinosaŭra fosilio trovita en Antarkto estis tiu de nodosaŭredo; oni trovis ĝin sur insulo Ross en 1986.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ankilosaŭruloj
Troveblo de fosilioj: Kretaceo
Eŭoplocefalo, Euoplocephalus
Eŭoplocefalo, Euoplocephalus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Superordo: Dinosaŭroj Dinosauria
Ordo: Ornitiskioj Ornithischia
Subordo: Tireoforoj Thyreophora
Infraordo: Ankilosaŭruloj Ankylosauria
Osborn 1923[1]

Nodosaŭredoj Nodosauridae
Ankilosaŭredoj Ankylosauridae

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ankilosaŭrulojn unue priskribis Henry Fairfield Osborn en 1923. En la Linea klasado, oni kutime konsideras la grupon esti subordo aŭ infraordo; ĝi estas parto de la grupo de tireoforoj, kiu ankaŭ havas en si la stegosaŭrulojn, kirasdinosaŭroj konataj pro sia kuniĝo de platoj kaj spikoj.

Taksonomio redakti

Jen simpligita versio de unu ebla evoluarbo (kladogramo):

Referencoj redakti

  1. Osborn 1923