Anna Świderkówna

Anna Świderkówna (naskiĝis la 5-an de decembro 1925 en Varsovio, ĝuste Anna Świderek (ĝis la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento publikigis sub tiu ĉi nomo), mortis la 16-an de januaro 2008 en Varsovio) – pola historiistino pri literaturo, klasika filologino, papirusologino, bibliistino, tradukistino; profesoro de Varsovia Universitato, popularigantino de scio pri la antikva epoko kaj la Biblio. Pli ol 30 jaroj gvidis la Katedron de Papirusologio (posta Fako Papirusologia).

Anna Świderkówna
Persona informo
Naskiĝo 5-an de decembro 1925 (1925-12-05)
en Varsovio
Morto 16-an de aŭgusto 2008 (2008-08-16) (82-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Faculty of Polish Studies at the University of Warsaw
Familio
Patro Marian Świderek
Okupo
Okupo historiistoverkisto • universitata instruisto • klasika filologo • filologo
vdr

Verkaro redakti

  • W "państwie" Apolloniosa (En la "ŝtato" de Apolonio, 1959, habilitiĝo)
  • Kiedy piaski egipskie przemówiły po grecku (Kiam egipta sablo alparolis greke, 1959)
  • Hellada królów (Antikva Grekio, 1969, 1999 kaj 2008)
  • Hellenika. Wizerunek epoki od Aleksandra do Augusta (Grekaĵoj. Bildo de la epoko ekde Aleksandro la Granda ĝis Aŭgusto Cezaro, 1974)
  • Siedem Kleopatr (Sep Kleopatroj, 1978)
  • Życie codzienne w Egipcie greckich papirusów (Ĉiutaga vivo en Antikva Egipto de la grekaj papirusoj, 1983)
  • Bogowie zeszli z Olimpu (Dioj descendis de Olimpo, 1991)
  • Rozmowy o Biblii (Konversacioj pri la Biblio, 1994)
  • Ewangelia według św. Mateusza (Evangelio laŭ Sankta Mateo; traduko el la greka, 1995)
  • Rozmów o Biblii ciąg dalszy (Konversacioj pri la Biblio ankoraŭfoje, 1996)
  • Ewangelia według św. Marka (Evangelio laŭ Sankta Marko; traduko el la greka, 1997)
  • Rozmowy o Biblii: Nowy Testament (Konversacioj pri la Biblio: Nova Testamento)
  • Koń, który trafił do historii (Ĉevalo, kiu trafis al la historio,2004)
  • Rozmowy o Biblii: Opowieści i przypowieści (Konversacioj pri la Biblio: Rakontoj kaj paraboloj, 2006)
  • Nie tylko o Biblii (Ne nur pri la Biblio, 2006)

Fontoj redakti

"Niedziela" (Dimanĉo), n-ro 35/2008, p. 10-11