Anna Adamikné Jászó

hungara lingvisto

Anna Adamikné Jászó [jAsO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Adamikné Jászó Anna estas hungara lingvisto, (altlerneja) instruisto. Ŝia origina nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Jászó Anna, ŝia pli mallonga geedziĝa nomo estis Adamik Tamásné.

Anna Adamikné Jászó
Anna Adamikné Jászó
Anna Adamikné Jászó
Persona informo
Naskiĝo 14-an de julio 1942 (1942-07-14) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Infanoj 4
Okupo
Okupo lingvistoprofesoro
vdr

Anna Jászó[1] naskiĝis la 14-an de julio 1942 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Anna Adamikné Jászó akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1966, poste ŝi instruis la hungaran kaj rusan lingvojn ĝis 1975 en gimnazio, sed en 1970 ŝi doktoriĝis en la universitato. Ŝi estis altlerneja instruisto ekde 1975 kaj ŝi ricevis la instruan rangon docento en 1981. Ŝi kandidatiĝis en 1984, ŝi doktoriĝis (DSc) en 2020 antaŭ la Hungara Scienca Akademio dum ŝi habilitiĝis en 2000. Intertempe en la lernojaro 1986 ŝi estis en en:University of Central Missouri, en la lernojaro 1990 ŝi instruis en en:Millersville University of Pennsylvania. Ŝi pensiuliĝis en 2012, tamen ŝi instruis plu. Ŝi naskis 4 gefilojn. Ŝi ricevis premiojn inter 1993-2020.

Ŝiaj disertaĵoj redakti

  • Az igeragozás az osztják nyelv szigvai nyelvjárásában (1970)
  • Az anyanyelvi tárgyak tanítása a népiskolában 1868-tól 1905-ig (1984)
  • Az olvasás múltja és jelene. Az olvasás grammatikai, pragmatikai és retorikai megközelítésben (2008)
  • A nyelvi tudatosság – language awareness – mint pszicholingvisztikai és mint alkalmazott nyelvészeti kérdés (2000)

Ŝiaj elektitaj libroj redakti

  • A magyar olvasástanítás története (kunaŭtoro, 1990)
  • Az olvasás és az írás története képekben (2000, ilustrite: 2001)
  • Klasszikus magyar retorika. Argumentáció és stílus. (2013)
  • Az ősi szó nyomában. Nyelvhelyességi írások a harmadik évezred elejéről. (2020)

Fontoj redakti

Referencoj redakti