Anna Carina [karina], laŭ origina nomo Katharina Gschmeidler, laŭ hungarlingve kutima nomordo Carina Anna estis aŭstra-hungara operkantisto, (soprano). Ŝia edzo estis Adolf Frankenburg, ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Frankenburg Adolfné.

Anna Carina
Anna Carina (litografio el 1865)
Anna Carina (litografio el 1865)
Persona informo
Naskonomo Katharina Gschmeidler
Naskiĝo 15-an de novembro 1839 (1839-11-15)
en Vieno
Morto 7-an de majo 1885 (1885-05-07) (45-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco CislajtioHungario
Familio
Edz(in)o Adolf Frankenburg
Okupo
Okupo operkantisto
vdr
Anna Carina antaŭ 1885

Kiel Katharina Gschmeidler[1] naskiĝis la 15-an de novembro 1839 en Vieno, ŝi mortis la 7-an de majo 1885 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Anna Carina komence lernis pianadon, poste kantoteknikon de de:Mathilde Marchesi en sia naskiĝurbo. Ŝi debutis en Würzburg en 1861. Ŝiaj plej gravaj operejaj stacioj estis Frankfurto ĉe Majno (1862), Nacia Teatro (Pest) (1863–1867, 1872-1875, 1877), Viena Kortega Operejo (1868), Hamburgo (1871), Roterdamo, Zuriko (1876). Ŝia kantista kariero ĉesis pro geedziĝo kaj ŝi vivis en Sopron. Tamen kelkfoje ŝi estis aŭdebla en koncertoj, lastfoje en 1878.

Ŝia repertuaro (elekto) redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti