DUKÁSZ Anna [duka's] estis rumanuja hungara aktorino naskita en (Oradea) la 30-an de aprilo 1925 kaj mortinta en Debreceno la 12-an de junio 2000. Ŝi estis la patrino de aktoro Péter Dukász, la edzino de pentristo, skulptisto István Vígh.

Anna Dukász
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1925 (1925-04-30)
en Oradea
Morto 12-an de junio 2000 (2000-06-12) (75-jaraĝa)
en Debrecen
Tombo Debreceni köztemető
Familio
Edz(in)o István Vígh
Infano Péter Dukász
Okupo
Okupo teatra produktoro • aktoro
vdr

Premioj, distingoj redakti

  • 1962 - Meritartisto.[1]

Kariero redakti

Anna Dukász estis 18-jara, kiam ŝi debutis en Nagyváradi Állami Színház Szigligeti Társulat kaj ludis tie ĝis 1961, poste ĝis 1968 ŝi estis anino de la Marosvásárhelyi Nemzeti Színház Tompa Miklós Társulat kaj pli poste ĝis 1973 ŝi estis direktorino de la Sepsiszentgyörgyi Tamási Áron Színház. Ŝi elmigris en 1976 kun sia edzo, belartisto István Vígh Usonon. En 1993 ŝi elpaŝis en Festivalo de la Teatroj Translimaj Hungaraj en Kisvárda en hungara trupo de Toronto. Ŝi festis sian 50-an jubileon en Munkács. En 1996 ŝi loksidiĝis kune kun sia edzo en Debrecen.

El ŝiaj roloj redakti

  • Tóth Flóra (Bródy S.: A tanítónő);
  • Sylvia (Imre Kálmán: A csárdáskirálynő);
  • Olympia (Ferenc Molnár);
  • Alexandra del Lago (Williams: Az ifjúság édes madara);
  • Királyné (Scribe–Mészöly D.–Fényes Sz.: Sakk-matt);
  • Feleség (László Németh: Papucshős);
  • Orczy Istvánné (Illyés Gy.: Különc).

Referencoj redakti

  1. Revista Teatrul, anul VII, nr. 4, aprilie 1962.
  • Magyar Színházművészeti Lexikon