Anna KÉTHLY [kEtli], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kéthly Anna estis hungara politikisto, ministro, ĵurnalisto.

Anna Kéthly
Persona informo
Naskiĝo 16-an de novembro 1889 (1889-11-16)
en Budapeŝto
Morto 7-an de septembro 1976 (1976-09-07) (86-jaraĝa)
en Blankenberge
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto vd
Religio Katolika Latina Eklezio vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Socialdemokrata Partio de Hungario vd
Memorigilo Anna Kéthly
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Anna Kéthly [1] naskiĝis la 16-an de novembro 1889 en Budapeŝto. Ŝi mortis la 7-an de septembro 1976 en Belgio, en Blankenberge.

Biografio redakti

Anna Kéthly studis en bazlernejo, poste ŝi eklaboris en 1907. Ŝi aliĝis al sindikato en 1913, al socialdemokratoj en 1917. Inter 1922-1948 ŝi estis parlamenta deputito, kie ŝi interpelaciis por la virinoj, laboristoj, sanaferoj, sed ankaŭ por Esperanto. Tiutempe ŝi ankaŭ verkis artikolojn al diversaj gazetoj. Ŝi akre kritikis la faŝismon, oni nomis ŝin Jeanne d’Arc. Ŝia fama eldiro estis: "Kiu timas, estu sukeraĵisto!" Dum la faŝisma periodo ŝi kaŝis sin. Komence de la socialismo ŝi trovis sin en prizono. En 1956 dum la revolucio ŝi estis ministro por tagoj, dum atako de Ruĝa Armeo ŝi estis en Vieno, tial ŝi restis libera. Poste ŝi iris al UNO por defendi la hungaran revolucion, fine ŝi vivis plu en Belgio.

Memorigiloj redakti

 
Skulptaĵo pri Anna Kéthly
 
Memortabulo de Anna Kéthly

Fontoj redakti

 
Memortabulo de Anna Kéthly