Wong Liu Tsong (3-a de januaro 19053-a de februaro 1961), konata profesie kiel Anna May Wong, estis usona aktorino, konsiderita la unua ĉin-usona kinostelulino en Holivudo,[1] same kiel la unua ĉin-usona aktorino kiu akiris internacian agnoskon.[2] Ŝia varia kariero ampleksis al muta kino, sonkino, televido, teatro kaj radio.

Anna May Wong
Persona informo
Naskonomo 黃柳霜
Naskiĝo 3-an de januaro 1905 (1905-01-03)
en Los-Anĝeleso
Morto 3-an de februaro 1961 (1961-02-03) (56-jaraĝa)
en Santa Monica
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Angelus-Rosedale Cemetery vd
Religio Kristana Scienco vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Los-Anĝelesa Liceo vd
Subskribo Anna May Wong
Familio
Patro Wong Sam Sing vd
Patrino Gon Toy Lee vd
Profesio
Okupo filmaktoro • teatra aktoro • televida aktoro • kantistoverkisto vd
Aktiva dum 1919– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

 
Wong tenasnte infanon en The Toll of the Sea (1922).

Naskiĝinta en Los-Anĝeleso al dua-generaciaj Taiŝanaj ĉin-usonaj gepatroj, Wong entuziasmiĝis pri kino kaj ekaktoris en filmoj estante ankoraŭ tre juna. Dum la epoko de la muta kino, ŝi aktoris en The Toll of the Sea (1922), unu el la unuaj filmoj faritaj kolore kaj la unua kolora filmo, kiu ne bezonis specifan projekciilon en la kinejo, kaj en la filmo The Thief of Bagdad (1924) de Douglas Fairbanks. Wong iĝis moda ikono kaj atingis internacian stelulecon en 1924. Wong estis unu el la unuaj virinoj kiuj aliĝis al la aspekto nomita "flapper" (mallonga jupo -ĉegenue-, rekta hararfrizado, kaj skandalema vivkonduto). En 1934, la Societo Mayfair Mannequin de Novjorko voĉdonis ŝin kiel "la plej bone vestita virino en la mondo."[3] En la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, Wong estis laŭdita kiel unu el la pintaj modaj ikonoj.

Frustraciita pro la stereotipaj duarangaj roloj kiujn ŝi estis malvolonte ludanta en Holivudo, Wong foriris al Eŭropo en Marto 1928, kie ŝi stelulis en kelkaj gravaj teatraĵoj kaj filmoj, inter kiuj Piccadilly (1929). Ŝi pasisigs la unuan duonon de la 1930-aj jaroj veturante inter Usono kaj Eŭropo por kinaj kaj teatraj laboroj. Wong aperis en filmoj de la komenco de la sonkina epoko, kiel ĉe Daughter of the Dragon (1931), Java Head (1934), Daughter of Shanghai (1937), kaj kun Marlene Dietrich en la filmo Shanghai Express (1932) de Josef von Sternberg .[4]

 
Anna May Wong en Daughter of the Dragon (1931).

En 1935, Wong estis frapita per la plej severa seniluziigo de sia kariero, kiam Metro-Goldwyn-Mayer malakceptis konsideri ŝin por la ĉefa rolo de la ĉina rolulino O-Lan en la kinversio de la verko The Good Earth de Pearl S. Buck. MGM anstataŭe elektis Luise Rainer por ludi la protagonistan rolon flavfarbite. Unu biografo kredas, ke la elekto rilatis al la reguloj de la Hays-kodo kontraŭ Rasmiksiĝo, kiuj postulis, ke la edzino de blanka aktoro, nome Paul Muni (ironie ankaŭ ludanta ĉinan rolulon flavfarbite) estu ludata de blankula aktorino.[5] Sed la Hays-kodo de 1930–1934 de Motion Picture Producers and Distributors of America insistis nur, ke "miscegenation (seksa rilato inter blanka kaj nigra rasoj) was forbidden" (rasmiksiĝo estis malpermesita) kaj diris nenion pri aliaj interrasaj geedzecoj.[6] Aliaj biografioj ne konfirmis tiun teorion, kiel tiu de historiisto Shirley Jennifer Lim nome Anna May Wong: Performing the Modern.[7] MGM ekrantestis Wong por la duaranga rolo de Lotus, seksallogantino, sed oni dubas ĉu ŝi malakceptis la rolon pro principoj aŭ estis malakceptita.[8]

 
Wong kun Ramón Novarro en Across to Singapore (1928).

Wong pasigis la venontan jaron veturante tra Ĉinio, vizitante la praulan vilaĝon de la familio, studante ĉinan kulturon, kaj dokumentante la sperton en filmo en tempo kiam elstaraj reĝisorinoj en Holivudo estis malmultaj.[9] Fine de la 1930-aj jaroj, ŝi stelulis en kelkaj B filmoj por Paramount Pictures, portretante ĉinajn kaj ĉinusonajn rolulinojn en pozitiva maniero. Ŝi dediĉis malmultan atenton al sia kinkariero dum la Dua Mondmilito, kiam ŝi uzis siajn tempon kaj monon al helpo al la ĉina defendo kontraŭ Japanio. Wong revenis al la publika atento en la 1950-aj jaroj en kelkaj televidaj aperoj.

En 1951, Wong faris historion per sia televidprogramo The Gallery of Madame Liu-Tsong, nome unua televidprogramo estrita de Aziusona protagonisto.[10] Ŝi estis planinta reveno al filmo en Flower Drum Song kiam ŝi mortis en 1961, estante 56-jaraĝa, pro koratako. Dum jardekoj post sia morto, Wong estis memorita ĉefe pro la stereotipa roloj de "Dragon Lady" (ĉina belulino) kaj aspekto de "Butterfly" kiujn ŝi ofte ricevis. Ŝia vivo kaj kariero estis retaksitaj en la jaroj ĉirkaŭ la centjariĝon de ŝia naskiĝo, aparte en tri gravaj verkoj kaj kinretrospektivoj.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Chan 2003, p. xi.
  2. Gan 1995, p. 83.
  3. Wong, Brittany (12a de Marto, 2019). "8 Badass Asian-Americans We Can't Overlook This Woman's History Month". HuffPost. Alirita la 22an de Aprilo, 2021.
  4. Zia 1995, p. 415.
  5. See Hodges, Graham Russell. Anna May Wong: From Laundryman's Daughter to Hollywood Legend (New York: Palgrave Macmillan, 2004), 44, 60–67, 148.
  6. Vidu the Production Code of the Motion Picture Producers and Distributors of America, Inc., 1930–1934, II, Item 6. Oni mencias nur rasmiksiĝon inter blankuloj kaj nigruloj.
  7. Lim, Shirley Jennifer. Anna May Wong: Performing the Modern. (PA: Temple University Press, 2019).
  8. Hodges, Graham Russell. Anna May Wong: From Laundryman's Daughter to Hollywood Legend (New York: Palgrave Macmillan, 2004), 44, 60–67, 148, 154.
  9. Lim, Shirley J. "After Hollywood thwarted Anna May Wong, the actress took matters into her own hands". The Conversation.
  10. UCLA Today, 2008.
  11. Hodges 2004, p. 180.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Arkivigite je 2012-03-27 per la retarkivo Wayback Machine
Arkivigite je 2008-03-22 per la retarkivo Wayback Machine
  • . Anna May Wong. Arts and Learning. Asia House (December 14, 2015). Arkivita el la originalo je 2023-06-08. Alirita 25a de Aŭgusto, 2019.