Anna Petrovna Kern

Anna Petrovna KERN (en rusa: Анна Петровна Керн, denaske Poltorackaja (Полторацкая), nomita laŭ sia dua geedzeco: Markova-Vinogradskaja (Маркова-Виноградская); 11a de Februaro 1800 – 27a de Majo 1879) estis rusa altnivelulo kaj memorverkisto, plej bone konata kiel tiu al kiu oni adresis tiun kiu estas probable la plej fama ampoemo en rusa lingvo, verkita de Aleksandr Puŝkin en 1825. Tamen tiam ŝi jam estis edziniĝinta. Kelkaj fakuloj ĉiuokaze pridubas ĉu vere la poemo estis direktita al Anna Petrovna aŭ al alia virino. Poeto Miĥail Dudin kredis, ke la poemo estis dediĉita al la servistino Olga Kalaŝnikova.[1] Puŝkin-fakulo Kira Viktorova kredis, ke la poemo estis dediĉita al la imperiestrino Elizaveta Aleksejevna mem.[2] Vadim Nikolajev argumentis, ke la ideo pri la imperiestrino estis marĝena kaj malakceptis studi ĝin, dum li klopodis pruvi, ke tiu poemo estis dediĉita al Tatjana Larina, nome heroino de Eŭgeno Onegin.[1]

Anna Petrovna Kern
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1800 (1800-02-11)
en Orjol
Morto 27-an de majo 1879 (1879-05-27) (79-jaraĝa)
en Torĵok
Tombo Torzhoksky District
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Familio
Patro Q108595287
Patrino Q108595294
Edz(in)o Jermolaj Fjodorovič Kern
Infano Q4219646
Okupo
Okupo historiisto • memuaristo
vdr

En Sankt-Peterburgo, Anna flirtis kun nombraj romantismaj poetoj, sed ŝia famo estis amafero kun Puŝkin en la somero de 1825, dum ŝi restis kun parencoj en Trigorskoe, bieno apud Miĥailovskoje, kie la granda poeto estis en ekzilo.

En 1826, Kern divorcis disde sia maljuna edzo. Dek jarojn poste, ŝi edziniĝis al sia 16-jaraĝa kuzo, Aleksandr Markov-Vinogradskij. Edziĝinte kun juna kadeto, Anna iris kontraŭ la volo de sia patro, pro kio li senigis ŝin de ajna materiala subteno. Tiurilate la Markovs-Vinohrads ekloĝis en la kamparo kaj vivis tre malbone.[3] Ŝi pasigis siajn lastajn jarojn tiom malriĉe ke ŝi devis forvendi la leterojn kiujn Puŝkin estis sendinta al ŝi.

Notoj redakti