Anna von Hausswolff

Anna Michaela Ebba Electra von Hausswolff, naskiĝinta la  6-an de septembro 1986(nun 1986-09-06) en Göteborg estas sveda kantisto, pianisto, orgenisto kaj kantoverkisto.

Anna von Hausswolff
Anna von Hausswolff en 2013.
Anna von Hausswolff en 2013.
Bazaj informoj
Naskonomo Anna Michaela Ebba Electra von Hausswolff
Naskiĝo 6-an de septembro 1986 (1986-09-06) (37-jaraĝa)
en Haga parish
Deveno Svedio
Ĝenroj sendependa roko
Instrumentoj kantado, orgeno, piano
Aktivaj jaroj 2008 - nuntempo
Retejo annavonhausswolffmusic.bandcamp.com
Persona informo
Ŝtataneco Svedio
Familio
Patro Carl Michael von Hausswolff
Frat(in)o Maria von Hausswolff
Okupo
Okupo kantistokomponistopianistoorgenisto
TTT
Retejo https://annavonhausswolff.org/
vdr

Biografio redakti

Anna Hausswolff estas la filino de sonartisto Carl Michael von Hausswolff[1]. Ŝi studis arkitekturon ĉe Teknika Altlernejo Chalmers en Göteborg.

En 2009 ŝi koncertis ĉe la Way Out West-Festivalo kaj antaŭspektaklis por Tindersticks tri fojojn. Ŝia unua unuopaĵo, Track of Time, estis publikigita la 5-an de februaro 2010. Ŝi turneis Brazilon kun Taken by Trees kaj Taxi Taxi! En 2011 ŝi antaŭspektaklis por Lykke Li tri fojojn same kiel por M. Ward ĉe la Reĝa Drameca Teatro en Stokholmo. Ŝi koncertis en pluraj gravaj festivaloj en Svedio kiel ekzemple Peace and Love, Storsjöyran, Way Out West, Arvika kaj Made Festival. Anna Hausswolff estas aprezita pro sia esprimplena voĉo kaj siaj prezentoj sur scenejo.

La 9-an de julio 2013, la albumo Ceremony estis publikigita en Nordameriko ĉe Other Music Recording Co. Anna von Hausswolff prezentis sian unuan usonan koncerton la 10-an de julio ĉe la Glasslands Gallery en Broklino. Ŝi estis citita en NPR Weekend Edition Saturday, PRI's The World, WNYC SoundcheckThe New York Times...

En 2015 ŝi publikigis la albumon The Miraculous en kiu alternis popolajn baladojn, metalajn kaj gotikajn poemojn[2]. Ŝi ludis por tio per la monumenta akustika orgeno en la urbo Pitea, en norda Svedio.

Lia kvara albumo estas Dead magic, en 2018, registrita per orgeno en Kopenhago, en la preĝejeto Marmorkirken[3].

La 7-an de decembro 2021, fundamentismaj katolikoj malhelpis unu el ŝiaj koncertoj en Francio en la preĝejo Notre-Dame-de-Bon-Port en Nanto. La koncerto, organizita fare de la Lieu Unique, estis tamen planita kun la interkonsento de la episkopejo.

Stilo redakti

La muziko de Anna Von Hausswolff estas klasifikita kiel "Gotika" aŭ "Poproka, Drona kaj Post-rokmetala Artaĵo". Ŝi apudmetas malhelajn momentojn kaj brilajn momentojn. The Guardian priskribis ĝin kiel "funebra popmuziko"[4]. Kiam The Miraculous eldoniĝis en 2015, ĝi laŭdire estis "gotika grandiozaĵo." La Dead Magic albumo havas "pli brilan, pli viglan takton." Ŝia voĉo estas komparata kun tiu de Nico, de la perua soprano Yma Sumac, Kate Bush aŭ Siouxsie Sioux en A Kiss in the Dreamhouse. Ŝia muziko estas rilata al la Krautrock ĝenro kun odoj al Einstürzende Neubauten kaj Swans[5].

La orgeno okupas grandan lokon en ŝia verko. En intervjuo kun The National, ŝi parolis pri la fizike postulema naturo de ĉi tiu instrumento: "Vi laboras per viaj manoj kaj piedoj, kaj vi havas ĉiujn ĉi tiujn pozojn, kiujn vi devas fari por ŝanĝi al sonoj de fluto aŭ eĉ de trumpeto. Se vi ludas rapide, tio estas kiel dancado, vi devas movi vian tutan korpon por ke ĝi ludu. "[6]

Albumaro redakti

  • 2010 : Track of Time
  • 2010 : Singing From the Grave
  • 2013 : Ceremony
  • 2015 : The Miraculous
  • 2018 : Dead Magic
  • 2020 : All Thoughts Fly

Referencoj redakti