Annette Marie Sarah KELLERMAN (n. la 6-an de julio 1887 en Sidnejo, Aŭstralio - m. la 5-an de novembro 1975 en en:Southport, Queensland, Aŭstralio) estis fama aŭstralia naĝistino kaj aktorino.

Annette Kellerman
Persona informo
Naskonomo Annette Marie Sarah Kellerman
Aliaj nomoj Annette Kellerman
Naskiĝo 6-an de julio 1886 (1886-07-06)
en Sidnejo
Morto 6-an de novembro 1975 (1975-11-06) (89-jaraĝa)
en Southport
Tombo Granda barilrifo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Aŭstralio
Alma mater Mentone Girls' Grammar School
Familio
Frat(in)o Maurice Kellerman
Okupo
Okupo sinkronnaĝisto • filmaktoro • verkisto
vdr
Annette Kellerman, en 1900

Pro la germandevena nomo de ŝia patro, William Kellermann, ŝia nomo aperas jen kun du "n", jen angligita kun nur unu.

Kariero redakti

Jam kiel infano, Annette Kellerman estis trafita de poliomjelito. Ŝia kuracisto konsilis al ŝi la naĝadon. Ŝi fariĝis ĉampionino pri naĝo. La 24an de aŭgusto 1905, ŝi provis naĝe transiri Manikon sed malsukcesis post dek horoj en akvo je 11 °C.

En 1906, okaze de virina naĝa transiro de Parizo per la riverego Sejno (12,5 km, de la pontoj "Pont National" ĝis la viadukto de Auteuil, nuna "Pont de Garigliano"), ŝi estis la tria el kvar kiuj sukcesis, kaj el kiuj la unua estis la fama franca aviadistino kaj rekordemulino Marie Marvingt.

Annette Kellerman aktoris en filmoj, aparte en roloj de dancistino en akvaj baletoj :

  • Neptune's Daughter (La filino de Neptuno), ŝia unua filmo, en 1914
  • Venus of the South Seas (Venuso de la sudaj maroj, 1924)
  • en:A Daughter of the Gods (Filino de la dioj, 1916) en kiu ŝi aperas tute nuda.

Ŝi estis la unua virino kiu faris tion, kion oni poste nomis sinkrona naĝo.

Ŝi aktivis ankaŭ por la defendo de la virinaj rajtoj, aparte por la rajto surporti unupecan bankostumon. En 1907, ŝi estis arestita en Bostono (Usono) pro "atenco kontraŭ la bonaj moroj" ĉar ŝi surmetis unupecan bankostumon, kiu malkaŝis ŝiajn brakojn kaj krurojn. Ŝi estis absolvita. Ŝi poste kreis modelon de bankostumo, kiu havis grandan sukceson.

Ŝi estis vegetaranino. Ŝi mortis 89-jara.

En 1952, usona filmo, "La Unua Marvirineto" (Million Dollar Mermaid) rakontis ŝian vivon. La usona aktorino Esther Williams ludis ŝian rolon.

Ŝi havas stelon sur la listo de Hollywood Walk of Fame

Eksteraj ligiloj redakti