Anni aŭ Annie Dobos [doboŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dobos Anni estis hungara aktoro. Ŝia origina persona nomo estis Anna.

Anni Dobos
Persona informo
Naskonomo Dobos Anna
Naskiĝo la  12-an de aprilo 1908(nun 1908-04-12)
en Hungario Sátoraljaújhely (Hungario)
Morto 1995
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Edz(in)o Béla Simon (dentkuracisto)
Okupo
Okupo aktoroapotekisto
vdr

Anni Dobos [1] naskiĝis la 12-an de aprilo 1908 en Sátoraljaújhely, ŝi mortis en 1995 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Anni Dobos akiris pedagogian diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1935, sed jam dum la studentaj jaroj ekde 1928 ŝi havis rolojn ekzemple en Operetoteatro (Budapeŝto), Teatro Belvárosi, Nacia Teatro (Budapeŝto). Post la diplomo ŝi apartenis ekzemple al Teatro Belvárosi (1935, 1937), Teatro Városi (1936), Teatro Magyar (1939), poste ŝi edziniĝis kaj retiriĝis de la scenejo. Ŝi naskis dufoje. En la sekvaj jaroj ŝi estis apotekisto.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj kinaj filmaj roloj redakti

  • Kacagó asszony (1930)
  • Pesti mese (1937) – posedanto de ĉapelovendejo

Fontoj redakti