Anno 1602: Kreado de Nova Mondo (ang. Anno 1602: Creation of a New World) estas strategia komputil-ludo de firmao SunFlowers, en kiu la celo estas kolonigo de insuloj.

Anno 1602
Disvolvo Max Design
Eldoninto Sunflowers Interactive Entertainment Software
Distribuo Infogrames
Serio Anno
Platformo Microsoft Windows
Ĝenro realviva strategio
Ludomaniero multludista videoludo
Regilo komputila klavaro
PEGI-klasifiko PEGI 3
vdr

Fabelo de la ludo redakti

La celo de ĉiu etapo de kampanjo estas pligrandigi kolonion al iu kvanto de loĝantoj. Por atingi intencan pligrandigon de kvanto de loĝantoj, oni devas igi administratan kolonion al pli granda nivelo de evoluo. Por havi pli bonan nivelon de tiu evoluo oni devas plenigi volojn de loĝantoj. Kun plenigo de unuaj bezonoj de pioniroj kiel ekzemple tolo aŭ ligno, aperas sekvaj bezonoj. Plenigo de tiuj bezonoj postulas konstruon de novaj, pli komplikajn konstruaĵojn (por ekzemplo kiam ordinara tolo jam ne sufiĉas, oni devas konstrui ejon de tajloro). Kiam vi plenigas postulojn de loĝantaro, ili iĝas al pli bona nivelo, pro kio ili pagas pli multe da impostoj, kaj tio ebligas daŭran disvaston de insulo.

Pro limigitaj kvantoj de stoko kaj malgrandaj dimensioj de insuloj, por plenigi postulojn de loĝantaro oni devas krei novajn koloniojn de kiuj oni liveras alireblajn stokojn. Novajn koloniojn povas esti plantejoj, centro de industrio kaj minejoj, loĝejo, aŭ tiuj ĉiuj funkcioj samtempe - depende de bezonoj kaj specoj de stokoj alireblaj en insulo.

Ekster koloniigo de novaj grundoj oni povas ankaŭ komerci. Pro komerco vi povas vendi tion, kion vi havas tro multe, sed ankaŭ povas esti unua maniero por ricevi iun varon malalireblan aŭ tro multekostan por produkti. Oni povas komerci kun indiĝenoj, sendependaj vendistoj kaj kun rivaloj, se oni havas kontraktojn komercajn kun ili. Ebla estas ankaŭ komerco kun piratoj, sed tio povas esti riskema.

Ludanto povas reguli nivelon de impostoj kaj ankaŭ konstrui publikajn konstruaĵojn kiel preĝejoj, lernejoj, amuzejoj kaj tiel plu. Tiuj manieroj de regado de insulo influas je kontento de loĝantoj kaj rapideco de disvasto de loĝantaro.

Iufoje necesas uzi militistaron. Ludanto povas krei infanterion, kavalerion, artilerion kaj konstrui ŝipojn. Oni ankaŭ eblas konstrui fortifikaĵojn sur sia insulo.

En ludo ne estas tro multe da specoj de konstruaĵoj kaj varoj, sed malgraŭ tio en malkomencaj etapoj de ludado kolonioj igas tre fortaj kaj egaj, malfacilaj por administri.

Plej granda malavantaĝo de ludo estas limigo de ŝipoj, kiujn oni eblas posedi. Ofte estas situacio, ke mankas ŝipojn por transporti varojn, komerci aŭ batali. Sed tiu problemo estas nur en malfruaj partoj de ludado.

Informoj pri la ludo redakti

Dato de eldono: 26-a de novembro 1998

Maniero de ludado: singleplayer (unu ludanto)/ multiplayer (kun aliaj personoj)

Systemo: Windows

Minimala komputilo:

Pentium 233 MHz,

32 MB RAM,

2MB grafika karto funkciata kun DirectX,

Windows 95.

Eksternaj ligiloj redakti