La silkeca anono (Annona sericea) estas specio de anonaca planto. Ĝi estas natura en Bolivio, Brazilo, Kolombio, Franca Gujano, Gujano, Surinamo, Trinidado kaj Tobago kaj Venezuelo.[1] Michel Félix Dunal, la franca botanikisto kiu formale priskribis ĝin, nomis ĝin pro la silkecaj haroj (latine sericeus)[2] sur ĝiaj branĉoj kaj folioj.[3]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Annona sericea

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Magnolialoj Magnoliales
Familio: Anonacoj Annonaceae
Genro: Anono Annona
Annona sericea
Dunal
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Annona sericea estas arbo alta ĝis 1.3-2 metrojn. Ĝiaj junaj branĉoj estas kovritaj per ruĝegaj silkecaj haroj.

Ĝiaj oblongaj, membranaj folioj estas 10.5–18 cm longaj, 3.5-5.5 cm larĝaj, akrapintaj, kaj aranĝitaj en kontraŭmetitaj vicoj. Ili havas multajn makuletojn, kiuj tralasas lumon. Ili estas senharaj supre kaj harhavaj malsupre, precipe la ĉefvejno kaj aliaj vejnoj, kie ili estas malhelruĝaj kaj silkecaj. Po 18-25 vejnoj disiras el ambaŭ flankoj de la ĉefvejno. La folitigoj estas 4–8 mm longaj kaj kovritaj per rustaj silkecaj haroj.

La floroj havas flortigojn 11–16 mm longajn kaj ekster-akselajn, aŭ solajn aŭ parajn. La flortigoj estas kovritaj de fajnaj rustaj haroj kaj havas brakteeton ĉe la mezpunkto. La sepaloj estas kunkreskintaj formante sepalaron kun tri ovalaj ĝis triangulaj akrapintaj loboj, kies ekstera surfaco estas kovrita per malhelruĝaj haroj. La floroj kutime havas 3 petalojn sed foje 6, aranĝitajn en du trifoliaj alternaj rondvicoj. La dikaj, ovalaj, konkavaj petaloj estas 12–16 mm longaj kaj 10–12 mm larĝaj, kaj havas larĝajn pintakrojn. La marĝenoj de la petaloj estas intertuŝantaj sed ne kunkreskintaj. La ekstera surfaco de la petaloj estas kovrita per rustaj, fajnaj, silkecaj haroj, la ena per brunflavaj, lanecaj haroj. La konveksaj florbazoj diametras 6 mm kaj estas kovritaj per malfortikaj flavaj haroj. La floroj havas multajn stamenojn 1.8-2.2 mm longajn kun mallongaj, plataj stamentigoj kaj 1.5-1.7-mm longajn polenujarojn. La histo konektanta la lobojn de la polenujaroj estas superkreskinta formante kapuĉon kovritan per rigidaj haroj. La klaboformaj karpeltigoj estas 1.8-2.2 mm longaj. La ovolujoj estas kovritaj per ruĝaj silkecaj haroj.

La malmaturaj fruktoj estas ovalaj, 2.5 cm longaj kaj 1.5 cm diametre kaj kovritaj per konusaj elstaraĵoj. La semoj estas ovalaj kaj havas karunkulon ĉe unu fino.[4][5][6]

Generado redakti

Annona sericea dismetas sian polenon po permanentaj kvaropoj.[7]

Ekologio redakti

Annona sericea estas uzata de malgrandaj foliskaraboj, kiuj polenas la florojn, manĝas iliajn internajn partojn, kaj pariĝas en ili.[8]

En sia arealo ĝi estas la preferata gastiganto de la parazita rustofungo Phakopsora pistila.[9]

Uzeblo por homoj redakti

En la popola medicino de Surinamo, oni lavas per bolaĵo de la ŝelo por kuraci kramfojn.[10]

Referencoj redakti

  1. Annona sericea Dunal. The Trustees of the Royal Botanic Gardens, Kew (s.d.). Alirita 4-an de januaro, 2019.
  2. Stearn, William. (2004) Botanical Latin. Portland, Ore. Newton Abbot: Timber Press David & Charles. ISBN 9780881926279.
  3. (2008) “Isoquinoline alkaloids from leaves of Annona sericea (Annonaceae)”, Biochemical Systematics and Ecology 36 (10), p. 804–806. doi:10.1016/j.bse.2008.07.005. 
  4. Dunal, Michel-Félix. (1817) Monographie de la famille des Anonacées (French, Latin). Paris: Treuttel et Würtz.
  5. (1913) “Annona sericea and its Allies”, Contributions from the United States National Herbarium 16, p. 263–275. 
  6. Cuvier, Frédéric. (1818) Dictionnaire des Sciences Naturelles (france). Strasbourg: F. G. Levrault.
  7. (1971) “Pollen Morphology, Phytogeography, and Phylogeny of the Annonaceae”, Contributions from the Gray Herbarium of Harvard University 202 (202), p. 1–130. 
  8. Saunders, Richard M.K. 2012. "The diversity and evolution of pollination systems in Annonaceae". Botanical Journal of the Linnean Society, 169, p. 232
  9. Benken, Ludwig. 2014. "Pucciniales on Annona (Annonaceae) with special focus on the genus Phakopsora". Mycological Progress 13(3), p. 802, 806.
  10. DeFilipps R.A., k. al. 2004. Medicinal Plants of the Guianas (Guyana, Surinam, French Guiana). Vaŝingtono: Smithsonian Institution, p. 13.