Anselme Lanturlu estas la ĉefrolulo de serio da 14 bildliteraturaj libroj pri scienco-vulgarigo. Akompanata per scioplena, sed ankaŭ alloga enbankostuma kunokulvitra junulino Sofio, per saĝa korvo kun docentĉapo, per pelikano kaj impertinenta heliko Tiresias, li malkovras, kaj malkovrigas al publiko kun nur abiturnivela (kaj ofte tio ne eĉ necesas) scio pri matematiko, la plej profundajn kaj konsternajn problemoj pri ekzemple neeŭklidaj geometrioj, relativeco, kosmologio (kie li roligas ankaŭ ian blankbarbulan sed petolan Dion), ktp.

Ilin verkis kaj desegnis franca sciencisto Jean-Pierre Petit, ekde 1979, kiam li estis petata doni iom da sciencinstruo al universitataj, sed ne-natursciencaj studentoj pri filozofio en la universitato de Aix-en-Provence. Konstatinte, ke pure klasika kaj matematika instruado tute ne eniris en iliajn kapojn, prefere ol rezigni li provis pli konkretajn kaj amuzajn rimedojn. El tio estiĝis la unuaj libroj.

Ili estis eldonitaj al ok lingvoj: Angla, Germana, Itala, Portugala, Rusa, Pola, Japana, Persa.

Amuze estas konstati, ke en du landoj lia seksalloga kaj malmultevestita saĝulino Sofio estis cenzurita: en Irano oni devis vesti ŝin tute, inkluzive de la kaptuko, sed ankaŭ en Usono ŝia bankostumo estis cenzurita kaj anstataŭigita per T-ĉemizo.

Nun Ili legeblas kaj elŝuteblas senpage en 30 lingvoj, interalie Esperanto el la TTT-ejo "savoir-sans-frontières" (scioj sen landlimoj)

Eksteraj ligiloj redakti