La anserpaŝo estas la t.n. paradopaŝo, ceremonia maniero de marŝado.

Ĉe la anserpaŝo la ekstensita gambo estas antaŭen kaj supren levita, preskaŭ horizontale, kaj oni faras paŝon ĉe kiu la piedo estas forte metita sur la tero. La gamboj restas ekstensitaj kaj la genuoj do ne fleksiĝas.

En la rusia armeo kaj la greka gvardio la anserpaŝo estas uzata dum la ŝanĝo de la gardistaro. En Prusio kaj Germanio la Stechschritt estis uzata ekde la 19-a jarcento ĝis 1945. Post la dua mondmilito la nacia popolarmeo uzis la Exerzierschritt ankoraŭ ĝis 1990. La okcident-germana Bundeswehr ne uzis la anserpaŝon.


Fotogalerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti