Antónia Hetényi [hetEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hetényi Antónia estis hungara migra aktoro, operetkantisto.

Antónia Hetényi
Persona informo
Naskiĝo la  8-an de septembro 1840(nun 1840-09-08)
en Hungario Nitro (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 26-an de marto 1909
en Hungario Ádánd (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro József Hetényi
Frat(in)oj Laura Hetényi • Amália Hetényi • Béla HetényiElemér Hetényi • Jozefa Hetényi
Edz(in)o Zsigmond Szigetközi
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Antónia Hetényi[1][2] naskiĝis la 9-an de septembro 1840 en Nitro (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempe en Slovakio), ŝi mortis la 26-an de marto 1909 en Ádánd (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).

Biografio redakti

Antónia Hetényi fariĝis infana aktoro en migra teatra trupo de sia patro ekde 1845. De 1860 ŝi estis konata kiel sukcesa operetkantisto ludanta en bonegaj teatraj kompanioj. Ŝiaj direktoroj inkluzivis Imre Szigeti (Arad (urbo), 1860-1861), István Bényei (Buda, 1867), Andor Sztupa (1870–1871, 1876–1878, 1879–1882), Ignác Krecsányi (1874–1875), Béla Szilágyi (aktoro) (1883–1884), Árpád Balogh (teatrestro) (1885–1886) kaj Sándor Csóka (1878–1879). En 1889 ŝi retiriĝis de la aktora vivo en teatra trupo de Ferenc Komlóssy (aktoro).

Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti